Scioj de antikvuloj

La homaro estas tre maljuna. Ghi ekzistas jam dum milionoj da jaroj!
Bedaurinde, ni scias preskau nenion pri estintaj civilizoj. Okulta
filozofio, kiu konservis praajn sciojn, diras, ke iam (antau milionoj da
jaroj) ekzistis kontinento Lemurio kun jam sufiche alta civilizo. Nigraj
afrikanoj devenas de lemurianoj. Poste estis Atlantido kun tre alta
civilizo. Ghi (pli ghuste ghia lasta parto) pereis antau 12 000 jaroj. Unuaj
egiptaj pastroj estis atlantoj. Arkeologoj jam trovis multege da objektoj de
Atlantida epoko, sed konservativa materiisma scienco ne deziras afishi tion.
Nun ni scios pli kaj pli pri nia pasinteco, char sciencistoj uzas novan
metodon por tio: oni profunde hipnotas homojn, kaj tiuj rakontas pri siaj
antauaj vivoj. Nun ekzistas homoj, kiuj scias lingvon de atlantoj, kaj ni en
"Konkordo" ech presis ghiajn lecionojn (atlanta lingvo iom similis al
Esperanto).
Antikvaj pensuloj ne havis teknikon por esplori la mondon - nek teleskopojn,
nek mikroskopojn ktp. Sola ajho, kiun ili posedis, estis ilia propra racio.
Per dumjaraj meditadoj, plej saghaj pensuloj atingis komprenon pri plej
chefaj sekretoj de la Esto. Ili eksciis, kiel aperis Kosmo, kiel naskighis
Tero, kiel aperis homoj sur ghi. Ili komprenis, kio estas Homo kaj kio li
devas ighi. Por transdoni siajn sciojn al aliaj homoj, la Saghuloj kashis
ilin en legendoj, mitoj kaj fabeloj. Preskau chiu praa fabelo enhavas iun
metafizikan verajhon.
Nia civilizo en sia evoluo faras siaspecan cirklon. Antaue homoj posedis
spiritajn sciojn, sed tute ne posedis materiajn sciojn. Poste spiritaj scioj
pli kaj pli perdighis. Jhus ni pasis la punkton, kiam spiritaj scioj estis
nulaj (antau nelonge kaj ech nun multaj homoj opiniis, ke animo tute ne
ekzistas, ke homo estas simila al roboto, ktp). Ghuste pro manko de spiritaj
scioj estis tiom da kataklismoj (mondmilitoj kaj ceteraj "belajhoj"). Sed
nun la homaro komencas sian revojon supren, al spiriteco. Psikologio,
arkeologio, astronomio kaj aliaj sciencoj malkovras mirindajn aferojn. Tiuj
superaj Homoj, kiuj dum jarmiloj konservis superajn sciojn, komencis
transdonadi ilin al la homaro ("Agni-jogo" kaj aliaj Fontoj). Konservistoj
kaj neistoj penadas nei tion, sed jam preskau sensukcese.
Mi deziras informi vin, ke plej saghaj Homoj sur Tero, Himalajaj Mahatmoj,
aprobas Esperanton. Ghi estos tutmonda lingvo, sed nur kondiche ke ni
senlace laboros por disvastigi ghin. Nia penado estas sankta kaj povas savi
la homaron.
Multaj forumanoj post tiu chi artikolo, vershajne, opinios min finita
frenezulo, nu, kion fari! Sed se trovighos kelkaj, kiuj legos chion tion kun
malfermita koro, do mi skribis ghin ne vane. (26.02.99)

N.G.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ