Supozeble, kiam homoj pli atente studos sin mem, sian animon,
ili bezonos
novajn terminojn, kiuj ghis nun mankas en europaj lingvoj, ankau
en
Esperanto. Tiuj terminoj jam de pratempoj trovighas en arja
lingvo -
sanskrito. Do, eble iam Esperanto pruntos el sanskrito diversajn
filozofiajn, medicinajn kaj poeziajn vortojn; sanskritaj vortoj
sufiche
facile akceptas Esperantan formon.
Jen eble kelkaj tiaj vortoj: jogo (vojo de homperfektigho), karmo
("shuldo"
de nia animo), dharmo (instruo), budho, bodhisatvo, arhato
("lumigitaj"
homoj), Mahatmo (Granda Animo - homo, fininta sian teran
cirklon), nirvano
(sinsento de perfekta homo), svastiko (sankta arja signo, kiun
alprenis
Hitler), lingamo (vira seksorgano kiel simbolo de generanto),
jonio (virina
seksorgano kiel simbolo de naskanto), asano (saniga pozo), prano
(spaca
viv-energio), aum (sankta sanskrita vorto, parenca al europa
amen), chakroj
(energiaj centroj de homa korpo: muladharo, svadhistano,
manipuro, anahato,
vidshudho, djhnano, sahasraro (oni prononcas tiujn vortojn lau
diversaj
manieroj, do mi ne certas), Manvantaro ("tago" de
Universo), Pralajo
("nokto" de Universo), kaj tiel plu.
Se mi eraris pri iuj vortoj, Unuigho korektu min.
En Esperanto silente cheestas multe da helenaj vortoj, kiuj bone
taugas por
formi novajn sciencajn terminojn. Chiu klera esperantisto,
sendube,
komprenos vortojn: antropo (homo), arhhea (praa), bio (vivo),
cefalo (kapo),
daktilo (fingro), demo (popolo), dia- (dis-), drio (arbo), dromo
(vojo),
entomo (insekto), eo (auroro; kiom bela koincido kun Eo!), epi-
(post-),
etno (gento), filio (amo), geo (tero), helio (suno), hidro
(akvo), hiper-
(super), hipo- (sub-), hhromo (koloro), hhrono (tempo), ihhtio
(fisho),
kardio (koro), -kratio (regado), kripta (sekreta), lito (shtono),
-logio
(scienco), makro- (granda), mikro- (malgranda), kaj tiel plu.
Teorie, oni
povas verki sufiche ampleksan tekston en pure "helena"
Esperanto! (28.02.99)