Karaj amikoj, shajnas al mi, ke vi estas tro malvarmaj kaj
seriozaj. Mi
plene komprenas tiun, al kiu ne plachas, ke jen venis novulo kaj
jam
instruas kaj kritikas nin. Pardonu min, mi neniun volis ofendi.
Mi neniun
instruas nek kritikas. Mi nur volas, ke Esperanto prosperu. Tre
povas esti,
ke chiu el vi jam sukcesege laboras por ghi, gvidas kursojn ktp.
tiel ke mi
vane bruis. Sed pardonu, mi ne vidis spurojn de tiu laborado en
la forumo.
Ne estis raportoj pri kursoj, kaj ghenerale, estis tre malmulte
da
materialoj pri disvastigado de Esperanto, kio, sendube, estas
plej grava.
Esperanto kiel komprenilo por areto da hobiuloj ne havas grandan
valoron.
Sed ghi estas io multe pli. Vasta uzado de internacia lingvo
komencos novan
eraon. Falos muroj inter popoloj kaj landoj, formighos unueca
homara nacio.
Chesos militoj kaj sensenca konkurado inter shtatoj, la homaro
povos
trankvile evoluigi sciencon, penetri en kosmon, kaj tiel plu. La
"interna
ideo" ne mortos, sed farighos natura ideo por chiuj.
(Denove oni krios: "nenio nova! teda propagandajho!
banalajho!" Sed mi
kredas pri tio kaj opinias utila ofte paroli pri tio)
Misio de chiu esperantisto estas lauforte pliproksimigadi tiun
felichan
perspektivon. Por tio necesas varbi novajn esperantistojn. Estas
tre multe
da farenda laboro. Se vi pensas, ke mi scipovas nur babili, do vi
tre
eraras. Mi ripetas al vi, ke antau 10 jaroj sub mia gvido estis
CENTOJ da
aktivaj esperantistoj, multajn el kiuj mi mem esperantigis. Ne
estis ech unu
granda revuo au jhurnalo en Sovetunio, kiu ne skribis pri nia
klubo
"Konkordo" kaj ghia periodajho, kiun mi redaktoris.
Post unu artikoleto en
"Komsomoljskaja pravda" ni ricevis kelkajn SAKOJN da
leteroj de junaj homoj,
deziregantaj lerni Esperanton... Kaj al chiu ni laueble helpis.
Ni devas esti entuziastoj. Entuziasmo estas fajro de koro. Nur
kiu brulas
mem, povas ekbruligi aliajn. Multaj esperantistoj jam lacighis,
ili estas
malvarmaj kaj skeptikaj pri nia lingvo. Kiun ili povas agiti?
Certe, neniun.
Malvarmaj esperantistoj ne partoprenos nian laboron. Iuj el ili
ech penos
malhelpi, pro jhaluzo. Siatempe shatata aforismo de unu mia amiko
estis:
"Pli facile estas esperantigi bonajn homojn, ol plibonigi
esperantistojn".
Tial miaj chefaj esperoj estas ligitaj kun novbakitaj
esperantistoj, kiuj
ofte estas grandaj entuziastoj kaj povas fari pli multe, ol
"spertuloj".
Sed estas unu afero, kiun mi ne komprenas, - netoleremo. Iuj
renkontas miajn
leterojn ne nur kritike, sed ech kun malamo. Mi ne ofendighas.
Sed imagu, ke
poste (povas esti) chi tien venos multaj novaj homoj; certe, ili
chiuj estos
tre diversaj. Venos komunistoj, idistoj, spiritistoj ktp, kaj
chiuj
neeviteble komencos prediki pri siaj idealoj, kaj tiel estu! Chiu
jesu,
neniu neu!
Ni devas esti toleremaj al chio krom al netoleremo. (06.02.99)