Karaj amikoj, jam semajnon mi estas kun vi. Chu ghoju, chu
malghoju, sed mi
ne intencas foriri. Tiu chi tribuno estas oportuna loko por veki
esperantistojn. Tempo urghas. La mondo bezonas Esperanton, do -
nian
fervoran laboron. Mi intencas skribi al vi chiutage, ne tro
atentante
kritikadon el malhelaj anguloj. Konstanta semado ne restos sen
rikolto!
Kiam mi konatighis kun tiu chi forumo, mi estis miregigita. Kiel
esperantistoj, posedante plej mirindajn instrumentojn -
Esperanton kaj
komputilan reton - povas uzi ilin tiel malbone?! Kiom da stultaj,
senenhavaj
leteroj! Kiom da malafableco en internacia korespondado
("bona ekzemplo" por
eksteruloj!)! Preskau neniu skribis pri vere gravaj aferoj - nia
lingvo,
"interna ideo", movadaj problemoj - t.e. pri Esperanta
kulturo, kiel devus
esti lau titolo de la grupo. Preskau chiuj kvazau dormis. En tiu
virtuala
loko, kie devus pulsi Zamenhofa koro, kie devus brili kuraghaj
ideoj, boli
noblaj pasioj, - regis sufokiga atmosfero de pasiveco, cinikismo
kaj
reciproka malestimo. Sole "Unuigho" provadis prilumi
homojn per siaj
spiritaj scioj, sed oni supershutadis lin per mokoj kaj insultoj.
Tian sufokigan atmosferon kreis s-ro P.S. kaj similaj al li. Sur
tombejo de
spirito ili sentis sin tre komforte. Ilin neniom zorgigis, ke
Esperanto ne
disvolvighas. Ilin plene kontentigas nuntempa situacio, kiam ili
sentas sin
suverenaj majstroj de la lingvo. Pretaj estingi chian lumon,
chian
originalan penson, ili atente observis, chu ne aperos sur ilia
horizonto
"danghera" persono.
Kaj kiam tia persono aperis, ili kunflugis kaj komencis furioze
lin beki.
Rigardu, kiom da negativaj, malafablaj respondoj ili verkis pri
chiu mia
artikolo! Plejparte oni kontrauas ne iun konkretan tezon, sed
ties autoron.
Inspiritaj de malamo, oni alkrochighas al chiu vorto, penas
entiri en
senfinan tedan diskutadon, por ke ne restu tempo kaj fortoj por
konstrua
agado.
Tiaspecan laboron ili faras jam dum jaroj.
"Pri via provo prilumigi la s.c.e.anoj. Mi tion provis fari
antaux du jaroj.
Tio estis vane..." - nikst.
"Kara Nikolaj, ...se vi dum kelkaj semajnoj sekvas la
mesa^gojn en
soc.culture.esperanto, vi mem vidos, ke tiu forumo ne estas la
^gusta loko
por movadaj aferoj... Plejmulto el ni ne havas tempon legi
centojn da
stultaj leteroj. Ankau ni mem provis pli movadumigi s.c.e. antau
kelkaj
jaroj, sed ni fakte rezignis..." - Laszlo Szilvasi.
Kiom da homoj vi forpushis ankorau? Ve al komencanto, kiu venus
en vian
medion! Se li ne forkurus ghustatempe, li farighus cinikulo kaj
krudulo kiel
vi. Vera esperantisto neniam skribas krudajn leterojn.
"Interna ideo", t.e.
homamo, ne permesas al li tion. Mi proponas, ke oni respondu nur
al
ghentilaj leteroj, sed maljunajn grumblulojn oni neglektu; se ili
ne
shanghos sian stilon, korespondado kun ili estas absolute
sensenca. (26.01.99)