Miliono da esperantistoj

Karaj amikoj, mi kredas, ke nun venis tempo, kiam centjara revo de
esperantistoj estas proksima al sia realigho, dank' al tutmonda komputera
reto. Nun oni povas lerni kaj instrui Esperanton ech ne elirante el sia
chambro. Multaj komputeristoj (temas pri milionoj da homoj!) estas
potencialaj esperantistoj. Char ili estas kleraj kaj aktivaj. Ili bezonas
internacian lingvon por personaj kontaktoj (vere, anglalingvaj retanoj ne
tiom sentas bezonon pri internacia lingvo, sed europanoj, latinamerikanoj
kaj azianoj - jes). Ne chiu povas kaj volas lerni anglan lingvon pro ghia
komplikeco. Do, unusola solvo estas - Esperanto, kaj nia misio estas -
diskonigi ghin al chiuj. Ni estas malmultaj, sed multaj novaj esperantistoj
siavice diskonigos la lingvon al siaj konatoj, kaj tiel la afero povas
geometrie progresi.

Nombro de esperantistoj kreskos lau eksponento: dum tre longa tempo (ghis
nun) - tre malrapide, poste pli kaj pli rapide, kaj poste ghi levighos
preskau vertikale. Mi supozas, ke la kriza kvanto estas unu miliono da
homoj. Kiam estos unu miliono da esperantistoj, tiam nia lingvo tre rapide
kaj spontane disvastighos tra la tuta mondo, sen ajnaj ekfortoj de nia
flanko.. Ni, nunaj esperantistoj, estas kvazau pioniroj, esplorantaj ankorau
neloghatan landon, au kiel unuaj kristanaj misiistoj...

Vi, eble, diros: kia sensencajho! Utopio! Por skeptikuloj kaj pesimistoj -
jes. Sed veraj entuziastoj povas chion chi realigi, char kredo movas
montojn. Do, antau chio necesas serchi taugajn homojn, verajn, pasiajn
esperantistojn, kiuj volas labori por finfine unuigi la homaron.

Certe, tiu chi grandioza plano ne estos ebla, se ni esperantigos niajn
komputilojn. Tio estas erara vojo, kiu izolos nin de chiuj aliaj. Mi
proponas unu fojon por chiam rifuzi la supersignojn - komence en komputeroj,
kaj poste ech en libroj kaj revuoj. La supersignoj ne estas tro grava afero,
kaj oni ne opiniu mian proponon kiel reformon. Ni interkonsentu skribi
E-vortojn lau sistemo "jhaudo", char tio estas Zamenhofa konsilo. Skribi
"cx..." ne estas internacia maniero; skribado "ch..." estas kutima por
MILIARDOJ da homoj - ni devas estimi iliajn kutimojn.

Do, chiu el ni povus instrui Esperanton al siaj samnacianoj. Sed al tiu
pasho necesas preparighi. Necesas tajpi lecionojn lau nova sistemo. Necesas
establi iujn servojn, ekzemple korespondan, por ke chiu nova esperantisto
povu TUJ ricevi praktikan utilon au almenau moralan kontentighon. Mi
estaspreta poiome komenci tajpi ruslingvajn E-lecionojn.

P.S. (postskribo!) Oni proponis disdividi nian forumon, car "raciuloj" ne
deziras trovighi kune kun "spirituloj". Mi opinias, ke tion neniuokaze
necesas fari. Ghuste nun nia forumo havas grandajn perspektivojn, kaj ghuste
nun oni proponas detrui ghin, diskonduki la forumanojn lau diversaj flankaj
interesoj... Se la "raciuloj" deziras organizi sian propran grupon, en kiu
ili "agados" lau malnova maniero, tio estas ilia rajto, kaj ni deziru al ili
sukceson!! (01.02.99)

N.G.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ