Ju pli grava estas iu demando, des malpli homoj pensas pri
ghi. Jen en nia
diskuto kun Michiel aperis demando pri malbonaj homoj, kaj
montrighis, ke li
ne certas, ke malbonaj homoj entute ekzistas.
Malgrandaj infanoj, kies cerbeto ankorau estas pura, bonege scias
respondon.
Chiu ech trijara etulo diros al vi, ke ekzistas bonaj onkl(in)oj
kaj
malbonaj onkl(in)oj. En trijara agho oni ne eraras.
Bona homo estas tiu, kiu faras bonon al aliaj homoj. Malbona homo
estas tiu,
kiu faras malbonon al aliaj. Jen, principe, chio.
Se ni izolos iun homon dis de aliaj homoj, do ni jam ne povos
diri pri li,
chu li estas bona au malbona. Boneco au malboneco de homo
montrighas nur en
kontakto kun aliaj homoj.
Se vi prenos preskau chiun beletran libron, fabelon, filmon au
multfilmon,
vi vidos, ke chefan ghian enhavon konsistigas batalado inter
bonaj kaj
malbonaj homoj. Plejofte chefrolas bona homo, kiu devas venki
malicajn
intrigojn au aliajn fiagojn de malbonuloj. Chiuj libroj ne povas
ja mensogi.
Sed por konvinkighi, ke malbonaj homoj ekzistas, ne necesas ech
libroj.
Ekrigardu la mondon, chu vi ne vidas kruelajn militojn, malamon,
diskriminadon, malrichecon kaj tiel plu? Kiu faras chion chi?
Certe, ne
bonuloj.
Chiu homo principe estas enkorpigita anghelo. Li naskighas, por
ighi surtera
anghelo. Sed stultaj plenaghuloj kaj neperfekta chirkauo
malbonigas la
infanon; li, kreskante, farighas pli kaj pli malbona kaj iufoje
ech farighas
vera diablo (kiel tiu murdisto, pri kiu mi skribis hierau).
Jes, ekzistas veraj homoj-diabloj, kaj la socio rajtas (ech
devas) ekstermi
ilin.
Sen malbonaj homoj Tero estus Paradizo (mi kredas, ke iam tiel
estos). Sen
bonaj homoj Tero estus Infero.
Esperanto estas bonega afero. Tial preskau chiu esperantisto
estas bona
homo. Chu vi konsentas pri tio? (25.02.99)