Bedaurinde, mi ne ricevis klaran respondon de esperantistoj,
chu ni devas
strebi disvastigi Esperanton. Evidente, oni opinias, ke Esperanto
ne farighu
tutmonda lingvo, sed restu komunikilo de eta rondo da
"ghisostaj"
esperantistoj. Iuj opinias, ke bona esperantisto estas tiu, kiu
volas nenion
shanghi, kiu nenion faras. Mi konstatas, ke ne chiuj ghentile
renkontas
opiniojn, kiuj diferencas de ilia propra. Iuj opinias, ke sagaca
rekomendo
de Zamenhof uzi "ch, gh, hh, jh, sh, u" estas
stultajho; ke esperantistoj
estas malkleraj homoj kaj ne konas literon "w" kaj ne
kapablas prononci
mondfaman vorton "Windows". Mi konstatas, ke esperanto
ne disvastighas kaj
ne evoluas, kaj nun mi komprenas, kial. Ne pro tio, ke la mondo
rezistas al
ghi, sed pro tio, ke mem esperantistoj (certe, celante nur bonon)
ne deziras
ghin disvastigi kaj evoluigi konforme kun novaj cirkonstancoj. La
saman
netoleremon kaj konservemon flanke de "ghisostuloj" mi
spertis dum eldonado
de "Konkordo"; sed ni daurigis nian laboron kaj
siatempe nia klubo estis
5-oble pli granda, ol oficiala Sovetia E-Asocio. Ne estas nia
kulpo, ke
perestrojko chion detruis. Mi asertas, ke la mondo bezonas nian
lingvon. Ni
devas konstante propagandi ghin same fervore kiel tion faras
Atestantoj de
Jehovo au Krishnaitoj (mi ne subtenas iliajn religiojn, sed mi
admiras ilian
entuziasmon, agemon kaj solidarecon). Hierau mi faris
eksperimenton: mi
verkis ruslingvan artikoleton pri Esperanto kaj sendis ghin al
disputgrupo
<soc.culture.russian>. Kaj tuj ricevis pozitivajn reehhojn.
Bedaurinde, mia
scio de angla lingvo ne permesas al mi verki angle. Mi proponas,
ke chiu el
ni skribu pri Esperanto en sia lingvo kaj sendu ghin al Reto por
pridiskuto.
Konstanta semado ne restos sen rikolto! Sed se vi ne konsentas
kun mi,
argumentu pli serioze ol jheti: "Stultajhoj!..." -
Nikolao. (21.02.99)
* * *
Iu volis odon, bonvolu: mi dedichas ghin al vi!
Post ghoja multpromesa enretigho
Atendis min terura senrevigho:
Kunvenas en malhelaj Ret-anguloj
Ne pli ol dek maljunaj ghisostuloj...