Modelo por chiuj esperantistoj estas kaj por chiam restos la
iniciatoro de
la lingvo - L.Zamenhof. Ekpensu, kiel povis unu homo iniciati
tutmondan
movadon, kiun partoprenas miloj da homoj dum pli ol cent jaroj.
Sekve, fajro
de lia koro estis treege forta. Kaj li en chio agis tre ghuste -
Zamenhof
estis nek dogmisto, nek senideulo, nek sektano.
Dum multaj jaroj mi ne partoprenis E-movadon. Kaj kiam mi
revenis, mi
ekvidis saman bildon, samajn homojn kaj samajn labormetodojn. Oni
imitas kvazauan aktivecon, okazas kongresoj, simpozioj,
aktivul-trejnadoj,
sed Esperanto ne progresas. Se ghi iom progresas, do ne dank'al
esperantistoj, sed pli problable malgrau ili.
Mi volas konfesi, ke mi pli amas infanojn, ol plenaghulojn.
Multaj
plenaghuloj estas malbonaj kaj jam neniam farighos bonaj.
Kontraue, preskau
chiuj infanoj estas bonaj. Ili ne havas dogmojn, el ili povas
farighi
bonegaj homoj (se stultaj plenaghuloj ne malbonigos ilin). Tiel
same mi pli
amas komencantajn esperantistojn, ol tiel nomatajn
"spertulojn". Estas plena
analogio.
Kiel infanoj estas sola espero por la homaro, tiel same nur
komencantoj
estas sola espero por Esperanto. "Spertuloj" ne helpas
al la venko. Multaj
ne kapablas pensi kaj ne havas fajron en koro. Sole obstinon kaj
memamon.
Eble, ili varbos unu homon el 10000, sed che ceteraj 9999 homoj
post
konatigho kun "spertuloj" formighas firma abomeno pri
Esperanto.
Al mi iufoje shajnas, ke plej bonaj esperantistoj estas tiuj,
kiuj ellernis
Esperanton memstare (lau lernolibro) kaj restis izolitaj. Ili
ricevas nek
amuzojn, nek iun praktikan utilon de Esperanto kaj tamen ofte
estas ghiaj
plej entuziasmaj adeptoj. Kial? Char ilin ne malbonigis
"stultaj
plenaghuloj". Ili ne estis senrevigitaj de nuna, bedaurinde,
neperfekta
esperantistaro.
Chiuj unuaj esperantistoj estis similaj al infanoj. Ili chiuj,
izolite unu
de la alia, lernis la lingvon lau la plej pura kaj nobla fonto -
Unua Libro.
Preskau chiuj ili estis idealistoj en plej alta signifo. Poste,
kiam
formighis E-organizajhoj kun neevitebla burokratio, chio komencis
putri.
Kie do estas eliro? Povas esti, eliro estas - instrui (au, pli
ghuste - doni
eblecon lerni) Esperanton sen persona kontakto. Komputera reto
estas unike
tauga por tiu celo. Do, esperantistoj de chiuj landoj, unuighu
kaj komencu
vastan propagandon kaj instruadon de la internacia lingvo en
Interneto.
Ke tio estas ghusta vojo, pruvas reago de iuj
"samideanoj". Per chiuj fortoj
ili penadas malebligi t.n. "spamadon" (tamen, la aferon
oni povas aranghi
tre saghe, delikate, tiel ke neniu riprochos nin pri
"spamado"). Se mi estus
proponinta stultajhon, ghi ne renkontus furiozan kontraustaron.
Do, karaj
miaj, pripensu ankorau foje, kion vi volas, pri kio vi revas, kaj
agu lau
via propra kapo. (16.02.99)