Pri Esperanto mi eksciis eble en 10-jara agho. Leginte
favoran artikolon pri
ghi en "Infana Enciklopedio", mi treege ekdeziris lerni
ghin; mi ech skribis
leterojn al kelkaj jhurnaloj pri tio, sed ne ricevis respondon.
Pasis 8
jaroj. Tiam preskau hazarde unu konata virino diris al mi, ke
shia filino
havas malnovan lernolibron de Esperanto. Sekvonttage mi tenis
ghin en manoj.
Ho! Kia valorajho! Bedaurinde, la lernolibro estis en latva
lingvo, kiun mi
malbone posedis. Do, mi tuj komencis traduki ghin en rusan
lingvon. Mi ne
povas esprimi, kiel Esperanto ekplachis al mi. Ghi ekshajnis al
mi tre
facila, char mi antaue provis lerni latinon. Sed precipe mi
ekamis la
"internan ideon" de Esperanto. Mi ekkredis, ke se chiuj
homoj ellernos ghin,
ili farighos samideanoj. Mi kredas tion ghis nun... Post kvin
tagoj mi jam
havis propramane skribitan lernolibron de la internacia lingvo,
kaj la tuta
gramatiko jam estis en mia kapo. Mi jam povis libere legi kaj
sufiche bone
skribi en Esperanto. Poste mi transskribis R-E kaj E-R vortarojn
de Bokarev,
kiujn mi trovis en biblioteko. Sed mankis legajhoj. Mi ech ne
sciis, chu nun
ekzistas esperantistoj kaj kiel trovi ilin. Nur post 3 jaroj mi
ekkontaktis
kun esperantistoj, komencis korespondi, achetis E-librojn kaj
abonis
revuojn. Tiam komencighis nova vivo por mi...
Mi kun intereso legus rakontojn de aliaj esperantistoj, kiel ili
unuafoje
konatighis kun Esperanto. Per kio ghi allogis ilin? Chu oni
lernis ghin por
ia praktika utilo, chu kiel krucenigmon en revuo - por amuzo, chu
pro iaj
idealismaj revoj? Tiu unua via impreso pri Esperanto estas plej
interesa.
Chu poste via rilato al Esperanto shanghighis? Chu vi ne
senrevighis pri la
lingvo pro iuj malbonaj esperantistoj? Chu vi spertis perfidojn
de ilia
flanko? Kion vi pensas pri Zamenhof? Por mi tute klare, ke li
estis Mahatmo,
kvankam mem eble ne konsciis tion. Li plenumis altegan mision,
kiu estis
donita al li ankorau antau lia enkarnigho. Por mi mem tiuj unuaj
tagoj de
konatigho kun Esperanto estis neforgesebla travivajho. De post
tiam en mia
brusto brulas granda fajro, kiun estingos nur morto... (18.03.99)