Mi kredas pri mallumaj fortoj, kiuj furioze batalas por
pereigi Teron.
Triumfo de Esperanto signifus gravan malvenkon por ili. Tial la
Mallumo
konstante batalas kontrau enkonduko de la internacia lingvo,
uzante
diversajn metodojn.
Kiam Esperanto jhus naskighis, ghi akiris multe da adeptoj. Chefa
metodo de
batalo kontrau ghi komence estis kalumnio. Oni elpensis, kvazau
Esperanto
estas lingvo de judoj, inventita por regi la mondon. Chiu
esperantisto
scias, ke tio ne estas vero. Zamenhof ne estis cionisto, li estis
vera
Homarano, kaj Esperanto chiam estis internaciisma.
Do, kalumnio ne multe helpis. Tiam oni elektis alian metodon:
reformismon,
por detrui Esperanton elinterne. Aperis Ido kaj aliaj
lingvoprojektoj. Lui
de Beaufront perfidis Zamenhofon (chiu Kristo havas sian
Judason). Multaj
esperantistoj ekhezitis kaj foriris. Tamen Esperanto restis viva
kaj plu
kreskis.
Hitler kaj Stalin provis fizike neniigi chiujn esperantistojn.
Sed ili
konservighis en aliaj landoj, kaj post la mondmilito
Esperanto-movado denove
komencis kreski. Aperis demando: kion fari?
Mensogo pri "juda elpensajho" plu ne efikis. Reformoj,
rompantaj la lingvon,
ne havus shancon, char esperantistoj estus firme kontrau ili.
Tiam estis
elektitaj aliaj manieroj de kontraubatalo. Ili estas: senideeco,
dogmismo
kaj sekteco.
Esperanto chiam kreskis kaj prosperis dank'al sia "interna
ideo". La revo
pri tutmonda frateco - ghi estis tio, kio chiam allogis homojn
kaj devigis
multajn dedichi al Esperanto sian vivon. Esperanto sen tiu
"interna ideo" ne
havas sencon, ghin neniu bezonus. Do, mallumuloj decidis neadi
ekziston de
ghi. Disvastighis opinio, ke Esperanto estas nur instrumento por
hobio, por
kolektadi boteletikedojn au samseksami. Senigita de sia animo,
Esperanto
komencis vegeti, vivi por si mem.
Chiu lingvo, vivante, shanghighas. Estis faritaj chiaj provoj,
por ke
Esperanto restu senshangha, shtonighinta. En gramatiko aperis
multe da
malpermesoj. Aperis netusheblaj ne tre sukcesaj vortoj.
Oni komencis konstrui murojn inter esperantistoj kaj aliaj homoj.
Anstatau
esti unuigilo de chiuj homoj, esperanto farighis disigilo,
preskau nacia
lingvo. Propagando de Esperanto ne estas salutata, alveno de
freshaj homoj -
nedezirata. Kongresoj, kiuj okazas, estas pure en esperanto, por
ke
eksteruloj ne interesighu pri ili. La Mallumo preskau atingis
sian celon:
Esperanto farighis izolita sekto de "stranguloj".
Ankau nun, kiel antau 100 jaroj, al Esperanto venadas homoj, kiuj
revas pri
felicha estonteco de la homaro; sed, konatighinte kun neeltenebla
atmosfero
en nuntempa movado, ili plejparte foriras.
Do, mi volas demandi: kiu volas shanghi tiun chi situacion?
Eldiru vian
opinion, kaj ni kune ellaboros novajn agadmanierojn. (23.01.99)