Ni vivas en aparta tempo, kiam komencighas Amfora Epoko
(ruse: Era
Vodoleja). Nune okazas diversaj aferoj, ghis nun neniam estintaj.
Televido,
komputeroj unuigas la homojn. Poiome formighos tutplaneda shtato
(Terlando),
unu popolo (Teranoj) kun unu lingvo (Esperanto). Scienco
malkovras
miregindajn sekretojn de Universo. Kaj, kio estas ankorau pli
grava, homo
komencas ekkoni sin mem. Plej seriozaj sciencistoj jesas
ekzistadon de
Astrala kaj Mentala mondoj. Eksperimentoj pruvis pluan ekzistadon
de animo
post morto. Pli kaj pli da homoj ekhavas diversajn
superkapablojn, kiuj
estas kashitaj en chiu el ni: iu perceptas pensojn je ega
distanco, iu
kuracas per sola ektusho, iu vidas tra homa korpo, iu ekparolas
neniam
lernitajn lingvojn, iu scipovas iri sur akvo au levighi en aeron,
iu
lumas... Tio estas ne fabeloj, sed milfoje dokumentitaj faktoj.
Specialaj
sciencoj studas tiujn fenomenojn. Pri tio ekzistas granda
literaturo, ankau
en Interneto. Tio, kion vi lernis en lernejo, ne estas suficha.
Nune Altaj
Majstroj, Instruistoj de Homaro, abunde transdonas novajn sciojn
pri leghoj
de naturo, pri praa historio de nia planedo, pri estintaj
civilizoj, pri
ebla belega futuro de la homaro... Ne chiu povas tuj lerni chion,
sed unua
pasho estas - ne nei, kion vi ne scias. Per tio vi nur montras
vian
obskurantismon.
Al mi tre ne plachas, ke iuj primokas s-ron Gijermo Riudor
("Unuigho"). Li
scias iomete pli ol aliaj kaj laupove penas transdoni siajn
sciojn al aliaj.
Responde li ofte ricevas insultojn kaj mokojn. Chi tie taugas iom
kruda
frazo de s-ro Pejno Simono: "Unue informighu kaj poste
malfermu la bushon".
Esperantistoj estas iusence homoj el futuro, tial ili devas esti
pretaj al
tiu futuro...
"Unuigho" subtenas min pri gramatiko, sed li estas
kontrau uzado de "au". Li
proponas uzi literon "w": hieraw, ankoraw, ktp, por ke
komencantoj ne
konfuzighu pri akcento. Tio estus perfekta solvo, kaj kiam mi
estis
redaktoro de "Konkordo", ni uzis ghuste tiun manieron
(en tipografio de nia
urbo mankis E-literoj kun chapeloj). Sed ekzistas du argumentoj
kontrau.
Unue, uzadon de "u" anstatau "u mallonga"
konsilis mem Zamenhof. Due, iuj
vortoj kun "au" aspektas pli internacie ol kun
"aw": autoro, automato,
auroro, ktp. Al komencantoj oni povus klarigi unu fojon por
chiam, ke "u"
apud alia vokalo ne formas silabon... (28.01.99)