Karaj amikoj, iuj el vi riprochas min, ke mi respondas ne al
chiuj kritikoj.
Paciencon, sinjoroj, paciencon. Antau ol ni daurigos nian
diskutadon pri
leksiko-gramatiko, mi estas devigita iom priparoli psikologian
temon.
Situacio en nia forumo ne estas tute normala. Mi rimarkis, ke
multaj homoj
estas pretaj subteni min, sed ili simple timas eldiri sian
opinion. Chiuj
homoj shatas esti respekte traktataj, neniu volas ricevi krudajn
instruojn
kaj insultojn. Vorto estas plej danghera armilo. Pro malbonaj
leteroj oni
povas ech ricevi korinfarkton! Tial plimulto da homoj preferas
silenti...
Iuj maljunuloj estas tre kruelaj kun chiu, kiu ne agnoskas ilian
superecon.
Tio estas legho de naturo, kiun ni povas observi ech inter
animaloj, kiam
maljuna virbesto ghismorte batalas kontrau junaj virbestoj, por
pli longe
estri la gregon. Havante sufiche evoluintan intelekton kaj psikan
forton,
s-ro P.S. ghis nun sukcesis silentigi au forpeli chiujn, kiuj
povus esprimi
malkonsenton kun li. Tiu sinjoro havas nekontesteblajn meritojn
antau
E-movado kaj grandan autoritaton, sole pro tio iuj subtenas lin,
ech kiam li
skribas absurdon. Mi venis en la forumon kun freshaj ideoj, kiuj
kontrauas
al tiuj de s-ro P.S. Kaj li komencis furioze ataki min. Temas pri
simpla
maljunula jhaluzo kaj timo perdi sian autoritaton. Komprenu
chiuj, li NENIAM
konsentos kun mi, ech se mi parolos evidentan verajhon. Sole se
mi
surgenuighos antau li, nur tiam li povos "pardoni" min
kaj rilati al mi pli
tolereme. Ghis tiu tempo (do, chiam) mi ricevados de li nur
insultojn kaj
malbenojn, kaj chiuj miaj leteroj estos de li plej kategorie
malaprobataj,
sendepende de ilia enhavo. Mi ne ofendighas kontrau s-ro P.S.,
char lia
malamo al mi havas naturan kialon. Sendube, mi ne intencas imiti
lian stilon
kaj skribi frazojn kiel "ordigu vian menson", "vi
frenezighis" ktp. Povas
esti (ne donu Dio!), ankau mi mem, kiam mi maljunighos, estos
simila al li
kaj same atakos chion novan...
Estas granda problemo de chiuj homaj societoj, movadoj kaj ech
shtatoj, ke
ofte novaj progresivaj ideoj ne povas trabati al si vojon sole
pro jhaluzemo
de maljunuloj, pro ilia dogmemo kaj diktatoremo. Tiel ankau
Esperanto neniam
evoluos nek disvastighos, dum chefan rolon en ghi ludas homoj
similaj al
P.S. Ili neniam konsentos ech kun plej malgranda shangheto,
neniam allasos
novajn homojn. Ili publike priridas "Internan ideon",
semas malamon kaj
timon. Ilin kontentigas nuna vegetado de esperanto, kaj ili ne
deziras ian
ajn progreson. Nur demokratio, nur libereco esprimi siajn
opiniojn povas
progresigi nian lingvon. Mi alvokas chiujn: pensu mem, decidu mem
kaj neniam
timu eldiri kion vi pensas! En alia okazo senfine dauros
senfrukta starado
sur la sama loko... (29.01.99)