Supera valorajho de okcidenta socio estas plezuro. Tial chiuj
miraklaj
teknikaj inventajhoj estas direktataj sole por unu celo - por
kauzi
maksimuman plezuron al unuopa homo. Tamen, celo de homa vivo tute
ne
konsistas en ricevado de plezuroj. Kiel mi jam montris, ekzistas
granda
diferenco inter plezuro kaj ghojo. Sekve de malghusta orientigho,
okcidenta
socio tute ne proksimighas al felicho. Multaj homoj sentas
internan
malkontenton, malfelichon kaj ech emas al sinmortigo, meze de
fabela
komforto. Kiel diras unu filmo: "Ankau richuloj
ploras".
Seksa akto prezentas superan fizikan plezuron, kian nur povas
sperti homo.
Tial ne mirinde, ke inter okcidentanoj, serchantaj pli kaj pli
grandajn
plezurojn, disvastighis "seksa libereco". Moralaj
instruoj, iam donitaj de
Hierarhhoj, estis forjhetitaj kiel "eksmodaj". Plej
multaj okcidentanoj
komencas seksumi jam en lernejo. Knabinoj ne gardas sian
virgecon. Shtato
helpas al ili en tio, amase produktante tablojdojn kontrau
gravedigho,
kondomojn ktp. Disvastighis orgioj, pederastio, zoofilio. Vane
naturo sendas
avertojn en formo de teruraj malsanoj. Homoj preferas elspezi
miliardojn da
dolaroj por batali kontrau la malsanoj, anstatau tute simple
eviti ilin per
chasteco.
Nature, ke "seksa revolucio" ne povas venigi al frateco
kaj chies felicho.
Pripensu sencon de vorto: "frateco". Chiuj homoj estu
kiel gefratoj, sed chu
gefratoj seksumas inter si? Seksumado estas sankta ago, ghi estas
destinita
por naski infanojn. Kaj ju pli geedzoj amas unu alian, des pli
talentaj
infanoj naskighas al ili. Seksa libereco mortigas amon. Krome,
chiu infano
egale bezonas ambau gepatrojn - kaj patron, kaj patrinon. Seksa
libereco
mortigas familion. Nacio, vivanta en "seksa libereco",
neeviteble degeneros.
Por sano de nacio, necesas fermi chiujn seks-magazenojn,
pornokinejojn,
bordelojn kaj propagandi puran vivon. Sed okcidenta demokratio
malhelpas
fari ordon en tiu sfero.
Plej multaj homoj estas ankorau ne pretaj por Luma Epoko. Kaj
kiam oni
rakontas al ili pri vivo en Luma Epoko, pro sia propra mallumeco
ili
akceptas ghin kiel ion "malluman". Ili ne imagas sian
vivon sen drinkado,
fumado kaj seksa dibochado! Kiel unuaj, postulojn por Luma Epoko
eksentos
virinoj, kaj ili mem komencos ghin, shanghinte sian konduton.
Praktike,
virinoj scipovas plene mastri virojn kaj programi ties konduton.
Kiam
virinoj komencos shati en viroj ne fizikan forton kaj ne
richecon, sed
saghon kaj bonkorecon, tiam viroj neeviteble ighos tiaj. Ja en
alia okazo
ili ne ricevos reciprokan amon de amata virino. Tial per chiuj
fortoj oni
devas propagandi inter knabinoj chastecon kaj respondecon pri sia
trezoro,
kiun neniuokaze endas doni al "porkoj"... (07.01.00)