"...Penu transigi viajn rilatojn kun homoj el rubo de
etajhoj kaj
konvenciajhoj en fajron de Eterno. Serchu chiujn eblojn eniri en
ties
pozicion, kun kiu vi komunikighas. Kaj vi chiam trovos, kiel vi
rompu
antaujughojn, absurde starantajn inter homoj, kaj trairu en
templon de alies
koro. En vi trovu floron de amo kaj jhetu ghin sub ties piedojn,
kun kiu vi
parolas. Kaj nur en maloftaj okazoj la renkontoj kun absolute
malbonaj homoj
restos sen venko de via amo.
Ekpensu, kio estas timo. En homo ghi neniam loghas sola, sed
chiam ghin
chirkauas tuta svarmo da fisentoj, ne malpli putrigantaj spiritan
mondon de
la homo, ol timo mem. Timo infektas ne nur la homon mem, ghi
plenigas tutan
atmosferon chirkau li per fajnegaj vibroj, chiu el kiuj estas pli
venena ol
kobro.
Homoj, pelataj sur tero de timo, ne estas plenvaloraj homaj
estajhoj.
Konstrui grandajn ajhojn, krei Vivon ili ne povas.
Se vi ne povas deteni vin de larmoj, do kion vi povas fari por
utilo de
aliuj? Por esti al iu utila, necesas tuta pura volo de homo kaj
tia lia amo,
kie li devas forgesi pri si kaj agi, agi, agi, klare vidante
antau si nur
tiujn, por kiuj li volas labori. Sed vidi, kiel necesas ghuste
agi, povas
nur tiuj okuloj, kiuj perdis kapablon plori. Chiu, kiu ploras che
batoj de
vivo, detruas per sia malekvilibro tutan atmosferon chirkau si.
Detrui ghin
estas facile, sed rekrei trankvilon en kaj chirkau si - tre
malfacile. Kaj
ech tiam, kiam ploranto mem jam trankvilighis, li ankorau longe
estos
elstrekita el listo de fortoj, kreantaj tagon de Universo.
(Al larmoj, malghojo kaj timo la Spiritaj Instruistoj de Hindio
estas
nepacigeblaj. Ili alvokas: "Kiam venas tio, kion homoj nomas
malfelicho, oni
devas firme teni standardon de Eterno en manoj". Kaj nur unu
escepton faras
ili - por larmoj de ghojo, char, lau antikva maksimo:
"Larmoj de ghojo estas
vino de Dio")
Kompati antau chio signifas - esti firma. Kaj amo, indulgo kaj
defendo tute
ne chiam estas karesa, aprobanta vocho. Ghi estas ankau mallaudo,
ghi estas
ankau bato de amanta mano, se ghi vidas, kiel falas spirito de la
homo...
Ne senesperighu, ne opiniu vin senforta en iuj momentoj, kiam vi
staras
antau malghojo kaj malfirmeco de homo kaj pensas, ke vi ne povas
al li
helpi. Ne ekzistas tiaj situacioj, kiam pura amo kaj vera kompato
estus
senfortaj. Vere, ne chiam viaj puraj fortoj rivelighas kiel tuja
ekstera
helpo al la renkontito. Sed ju pli altaj estos viaj abnegacio kaj
ghojo, des
pli rapide, simple, facile forighos de li la sorcho de malbono.
Memoru: malbono neniam vin tushos dum vin ne tushas timo,
malfideleco kaj
mensogo. Malbono ne toleras atmosferon de pureco, kaj ghi fughas
de ghi...
Homo, ne scipovanta esti sinjoro de si mem kaj chiam travivanta
paroksismojn
de incitigho, atakojn de rabio kaj turmentojn de envio, ne estas
homo. Li
estas nur antaupordejo de homa stadio, dupieda animalo.
Pura estajho, renkontante homon, kutiman vivi en sendisciplinaj
nervoj, en
incitaj ekkrioj kaj konstanta kolerighemo, suferas ne malpli, ol
renkontante
leprulon..." (13.04.99)