Iuj esperantistoj timas disvastigadi Esperanton. Ili supozas,
ke mallerta
propagando povas forpushi homojn de ghi. Tamen, mi estas certa,
ke en
plimulto da okazoj tia timo estas tute senbaza. Jen miaj
argumentoj.
La ideo pri neutrala planita internacia lingvo estas ghusta. Oni
ne devas
timi disvastigadi ghustajn ideojn. Ech se propagando fare de iu
samideano
ne estas treege lerta, ghi tamen povas ekbruligi homojn. La
auskultantoj au
legantoj ja ne estas stultuloj; ili povos distingi la ideon disde
ghia
konkreta eble neperfekta adepto. Chiu, ech ne tre sagha, ech ne
scianta la
lingvon, adepto de la ideo povas esti ghia sukcesa predikanto.
Kaj tute ne
eblas forpushi homojn de io, kion ili ghis nun tute ne konis!
Esperanto devas farighi komuna proprajho, kaj ni chie devas
senlace informi
pri ghi. Multaj esperantistoj scias lau sia sperto, ke propagando
de
Esperanto ofte provokas atakojn kaj havigas malamikojn. Mi
komprenas ilian
deziron eviti konfliktojn, sed mi volas diri, ke, bedaurinde,
tiaj
konfliktoj ne estas eviteblaj. Esperanto estas destinita por
felichigi la
homaron, sed bestohomoj, kiuj nun estas treege multaj, ne deziras
felichon
de la homaro. Ili senlace oponados, mensogos, kalumnios kontrau
vi, sed vi
ne devas timi tiujn "noktajn fantomojn".
Esperantistoj trovighas en stato de milito kontrau bestohomoj.
Kiu ne
deziras batali, tiu estas dizertinto. (Krom timemaj dizertintoj,
estas ankau
veraj perfiduloj inter esperantistoj, sed hodiau mi ne volas
paroli pri ili.
Estas en SCE personoj, kiuj chiamaniere kontrauas disvastigadon
de Esperanto
kaj ech estas pretaj pafi en dorson de samideano...). Chiu
konsentos, ke
sidante en trancheoj oni ne povas venki en milito. Necesas aktiva
avancado.
Ardaj disputoj, akra polemiko, ech kruelaj atakoj estas tre
utilaj por
Esperanto. Oponantoj de Esperanto vole-nevole propagandos nian
ideon.
Praktike, malamikoj povas esti pli utilaj aliancanoj, ol iuj
amikoj. Por
Esperanto estas malutila nur unu ajho: timema silentado kaj sekve
-
indiferento de la amasoj.
Do, ni kuraghe agadu chie kaj, kiel diris Pushkin: "bruligu
korojn per
parol'!" (versajho "Profeto") (22.06.99)