Nia ideo estas tre simpla. Chiu homo, kiu volas paroli kun
homo de alia
nacio kaj ne scias lian lingvon, povas uzi simplan internacian
lingvon
Esperanto. Tiu ideo estas des pli aktuala nun, kiam Interneto
teknike
unuigis homojn, loghantajn je miloj da kilometroj unu de la alia.
Praktike,
Esperanto signifas revolucion, kiu povas nerekoneble shanghi
politikan kaj
kulturan bildon de la mondo.
"Tuta cento da plej grandaj inventoj ne faros en la vivo de
la homaro tian
grandan kaj valoran revolucion, kiun faros la enkonduko de
neutrala
internacia lingvo". - L.Zamenhof.
Kial do tiu ideo nur vegetas en la Reto kaj disvastighas tre
malrapide? Nur
esperantistoj - pli ghuste, kelkaj individuoj - respondecas pro
tio.
Neesperantistoj ne prezentas ian ajn konscian rezistantan forton.
Plejmulto
da neesperantistoj ne estas kontrau Esperanto, char ili simple ne
estas
informitaj. Demandite pri ebla internacia lingvo, publiko donas
diversajn
plej amuzajn opiniojn. Do, oni devas simple informi chiujn homojn
pri
Esperanto. Kiu faras tion, tiu helpas al unuecigo de la homaro,
do
pliproksimigas epokon de paco sur la tero.
Partoprenantoj de soc.culture.esperanto povus konsiderinde helpi
al
popularigo de Esperanto inter ret-uzantoj. Oni povas fari tion,
komencante
diskutojn pri Esperanto en aliaj nacilingvaj forumoj. Tute ne
necesas timi,
ke tio iel ridindigos Esperanton; la ideo estas tiom bona kaj
grava, ke ghi
absolute ne povas ridindighi, ech se la popularigadon entreprenos
iu erarema
komencanto. Kutime la argumenton pri "ridindigo" uzas
kashaj malamikoj de
Esperanto, kiuj ne volas diskonigi la internacian lingvon. Chiu
ajn
esperantisto povas utile diskonigi Esperanton, por tio tute ne
necesas esti
diplomita specialisto au ricevi permeson de iu ajn. Sed iuj
"samideanoj"
deziras eterne kashi ghin en iu malluma angulo. Ne montri ghin al
aliaj, ne
iri gaste al aliaj homoj - jen unu flanko de E-sektismo.
Alia flanko de la E-sektismo estas ne akcepti
"gastojn", forpeli
neesperantistojn el chiu E-grupo. Hodiau ni eksciis, per kiaj
manieroj la
"regho de la SCE-a mallumo" faris chi tiun forumon
unulingva, forpelis
chiujn interesighantojn. Li simple reafishis chiujn
ne-Esperantajn
mesaghojn, postulante tradukon. Tio estas ekstreme malghentila
konduto.
Eblas imagi, kion travivis tiujn malfelichuloj. Plimulto da homoj
estas
facile vundeblaj. Varmigi koron de homoj, allogi kaj interesigi
ilin pri
Esperanto estas malfacile, sed ofendi, forpushi kaj fari
malbonegan impreson
pri ghi estas treege facile. Sendube, tiuj homoj ne plu deziras
ech audi pri
Esperanto, opiniante ghin "lingvo de insultemaj
ekstremistoj".
Iuj esperantistoj ne deziras disvastigon de Esperanto, char nur
en mallargha
rondeto da samlingvanoj ili sentas sin autoritatuloj. E-mondo
estas tiom
malgranda, ke chiu elokventa kreteno kaj chiu lerta fripono
shajnas saghuloj
kaj simple neanstataueblaj movadestroj. Ili konstruis sian
malluman
hierarhhion, kaj gardas ghin kontrau chiuj novalvenintoj. Eble,
tio estas
unu el chefaj kauzoj de malrapida disvastigho de Esperanto.
Kiuj el ni efektive volas helpi al la homaro kaj ne eterne
babilachi, devas
kiom-ajn-koste venki la sektemajn, izolismajn kretenojn kaj
kanajlojn, iri
kun nia revolucia ideo al homoj, gastame akcepti ilin chi tie (ne
altrudante
Esperanton p