Al Homaranismo - en vasta senco de la vorto - apartenas chiuj
movadoj kaj
ideoj, kiuj helpas al la homaro progresi. Multaj tiaj movadoj
naskighis kaj
nun naskighas en Rusio.
Biblio per busho de Dio malbenis virinojn, promesante al ili
eternan
suferadon dum naskado. Sed rusaj sciencistoj pruvis, ke virinoj
povas naski
tute sendolore - en akvo. En akvo la virino povas plene
malstrechighi, kaj
la bebo trafas en "amikan medion". Naskighinte, ghi ne
ploras, sed naghas
simile al fisho! Aperis tuta movado por tia naskomaniero. Iuj
preferas naski
rekte en maro! Plej menciinde estas, ke tiuj infanoj poste
demonstras
mirindajn sukcesojn en fizika kaj intelekta evoluo.
Jogistoj kapablas elteni froston kaj varmegon, dum horoj ne spiri
kaj fari
aliajn "miraklojn". Chiuj tiuj kapabloj enestas en chiu
el ni, sed ni ekde
frua infanagho jam estas misedukitaj. Jhusnaskita bebo, se ghin
ghuste
eduki, povas farighi "superhomo".
Eble, valoras mencii geedzojn Nikitin, kiuj edukis aron da
talentaj infanoj
lau propra metodiko. Pri ili estas verkitaj multaj libroj
(interalie,
traduki tiaspecan literaturon en Esperanton, mi opinias, estus
pli utile ol
stultajn fantastikajhojn).
Eble, valoras mencii Porfirij Ivanov, kiu dum tuta sia longa vivo
iradis
preskau nuda. Dum la milito germanoj torturis lin, dum granda
frosto
privershante per glacia akvo, sed tio kauzis al li nenian
damaghon; germanoj
nomis lin "rusa dio" kaj forlasis.
Eble, valoras mencii nune vivantan junan treege belan virinon
Anastasija.
Shi loghas tute sola meze de tajgo, sed shajne scias kaj kapablas
chion.
Sovaghaj bestoj - ursoj kaj lupoj - servas al shi kaj al shia
fileto. Chu
fabelo? Tamen, seriozaj sciencistoj jam studas shian fenomenon,
kaj jam tri
libroj aperis pri shi.
En Rusio nun vivas miloj da elstaraj homoj - geniaj sciencistoj,
pedagogoj,
ekstrasensaj kuracistoj, "kontaktistoj", kaj ekzistas
grandega literaturo,
pri kiu (mi supozas) Okcidento tute ne scias. (Certe, ekzistas
ankau multe
da charlatanoj, sed mi parolas ne pri ili) Ligi tiujn unikajn
homojn kun nia
movado, disvastigi iliajn ideojn pere de Esperanto estus treege
utila afero. (04.08.99)