Rusa Homaranismo

Rusio, efektive, estas "mistera" lando. Ghi chiam kashis iun "sekreton", kaj
ne vane poeto diris: "Ghin vi ne konos per raci',... Rusion eblas sole
kredi". Jen koncize mia kredo pri Rusio: ghi estas unika lando, char ghi
situas en centro de plej granda kontinento (iuj geopolitikuloj nomas
Eurazion "Heartland", t.e. "Korlando"). Tie, en la centro de Eurazio,
trovighas prapatrio de arjoj. Rusa lingvo estas rekta ido de arja lingvo; en
ghi konservighis ech pli arhhaikaj formoj, ol en litova kaj saskrito. Rusio
unuigas Okcidenton (Europon) kaj Orienton (Azion), kaj ghi estas iusence
ilia sintezo. Rusa popolo ne estas fiera. Vera ruso amas chiujn homojn
egale, sendepende de nacio. En Rusia Imperio estis ekstermita neniu popolo.
Multaj popoloj alighis al Rusio libervole, por vivi en paco. La plej granda
regno kreighis ne per glavo, sed per amo kaj toleremo. Rusio travivis multe
da kataklismoj, sed post chiu kataklismo ghi akiris iujn novajn ecojn kaj
farighis ankorau pli bela. Tiel okazis post perforta sanga kristanigo, kiam
arjaj dioj estis forjhetitaj; Rusujo kovrighis per belegaj temploj kaj
monakejoj (oni ne vane parolis: "sankta Rusujo!"). Poste, post mongola
ruinigo, ghi denove renaskighis, jam kiel Moskovio - same unika kaj
neripetebla regno, al kiu alighis Ukrainio kaj Siberio. Teruraj reformoj
plene shanghis vizaghon de la lando, kiu farighis Rusia Imperio. XIX-a
jarcento estis por Rusio periodo, eble komparebla kun disfloro de Grekio de
V-a jarcento antau Kristo. Aperis tiom da geniaj verkistoj, sciencistoj.
Lenin, Roerich, Zamenhof - tiaspecaj homoj ne povus aperi en Okcidento.
Ankau soveta epoko estis belega. Rusa popolo malkashe proklamis kiel sian
celon - konstrui Tutmondan Regnon de Frateco. Ghi havis amikojn chie en la
mondo, ghi unua penetris en kosmon... Nun ghi denove travivas kataklismon,
denove vizagho de Rusio shanghigas kaj ankorau ne trovis sian novan formon.
Ni povas ne dubi, ke ghi estos denove tre bela kaj humana. Rusio neniam
estos naciisma imperio, minacanta al aliaj landoj. Ghia misio estas komenci
Novan Epokon. Rusoj jam forvivis la religian kaj ateisman stadiojn. Nun
kelkaj opinias, ke ghi devas reveni al pravoslavio, sed tio ne okazos; oni
jam ne povas enmeti liberan menson en botelon da dogma pensado. Morale la
rusa popolo jam estas preta por pli supera stadio. El Rusio venos nova
Religio por la tuta mondo. Ghi jam ekzistas kaj disvastighas. Ghi estas
donacita de Himalajaj Mahatmoj kaj nomighas Agni Jogo, sed oni prave povas
nomi ghin ankau Rusa Homaranismo. En iuj fontoj Rusio estas nomata
"blanka Hindio"; sed sagheco de Hindio jam estas en pasinteco, dum sagheco
de Rusio ankorau estas naskighonta. Tial Mahatmoj nomas ghin "amata Lando"
kaj avertas ghiajn malamikojn kontrau malamo al ghi. Tio ne estas naciismo
au imperiismo. Nun nia tasko estas disvastigi Esperanton en Rusio, por ke
novaj ideoj el Rusio pere de Esperanto atingu chiujn aliajn popolojn. (27.09.99)

N.G.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ