Plej efika maniero kontraubatali Esperanton estas prisilenti
ghin. Sed kiam
jam komencighis diskuto pri Esperanto, tiam kompreneble la
malamikoj ne
povas prisilenti ghin. Kion do ili faru? Se la informanta
esperantisto estas
sagha, chiuj eblaj argumentoj kontrau Esperanto estos facile
rebatitaj. Tiam
la malamikoj elektas alian taktikon. Anstatau paroli pri la temo,
ili
komencas paroli pri la homo, serchi en li iujn mankojn (kiuj,
kompreneble,
trovighas). Kaj kiam ili trovas tiujn mankojn, ili ghojege
eksklamacias:
kial ni auskultu tiun homon? Li estas tia kaj tia, chio kion li
babilas
estas deliro! Tia maniero kontraubatali lumajn predikantojn
ekzistas dum
_jarmiloj_.
Insultoj en <sci.lang> ne damaghis min persone, sed ili
treege malutilis al
Esperanto; ili estis donaco al malamikoj de Esperanto, kiuj
ghojege diras:
kial do nun auskulti tiun homon? Ech esperantistoj opinias lin
morono, do
chio kion li parolas estas stultajhoj! Tiel, pro perfido de
"samideano",
chiuj miaj bonaj kaj pravaj mesaghoj pri Esperanto perdis sian
konvinkan
povon.
Timo estas malsano de koro. Kaj ofte la timantoj estas plej
kruelaj
persekutantoj de siaj propraj samideanoj. Char ties kuragha kaj
ghusta agado
shajnas al ili senracia, danghera kaj pereiga. (10.09.99)
Chiu religio naskighas kiel Luma doktrino, sed poste stultaj
adeptoj
perversas ghin, elpensas dogmojn kaj faras ghin malluma. Pro tio
periode la
Luma Hierarhhio pere de Profetoj donas novajn doktrinojn anstatau
la
malnovaj, kiuj estas jam falsigitaj de mallumuloj. (10.09.99)
Valerio Nascimbeni: "Frateco, Libereco, Egaleco NE estas
idealoj nur por
idealistoj kaj kredistoj".
Inter frateco, Libereco, Egaleco nur "Frateco" estas
senduba idealo.
"Libereco" kaj "Egaleco" ne estas plene
ghustaj, se ili ne estas kombinataj
kun "Respondeco kaj "Hierarhhio". Sen
"Respondeco" kaj "Hierarhhio", la
sloganoj "Libereco" kaj "Egaleco" povas esti
uzataj por detrui chian ajn
shtaton. (18.09.99)
La 18-an de novembro 1887 speciala komisiono de Amerika filozofia
societo
prezentis sian raporton. Ghia unua tezo tekstas: "Internacia
lingvo devas
esti konstruita sur la bazo el la elementoj de lingvoj arjaj:
angla, franca,
germana, hispana, itala, rusa". Fakte, tiu raporto de la
komisiono, kiu
ankorau ne sciis pri jhusnaskita Esperanto, estas tre interesa.
Sur ghia
fono argumentado por china au lojhbano estas simple ridindaj.
(22.09.99)