Pri Europanto kaj idistoj

Pri "Europanto", kiun inventis Diego Marani. Ghi havas neniujn shancojn.
Tial kritiki ghin ne havas sencon. Se esperantistoj komencus kritikan
kampanjon, tio farus malbonan impreson, ke esperantistoj estas netoleremaj
fanatikuloj ktp. Tial mi ne rekomendas uzi vorton "euridioto" kiel faris
Levy Pierre. Sendube, autoro de iu lingvo, kia ajn ghi estus, ne povas esti
idioto. Plej racie estas subteni (jes-jes!) lin kaj eble ech sendi al li
salutan leteron similan al tiu, kiun sendis Zamenhof al Schleyer. La autoro
de "Europanto" estos tre utila al Esperanto, ech se li mem ne volus tion.
Kial? Char reklamante sian lingvon, li tiros atenton de multaj homoj al la
problemo de internacia lingvo. Ja ghis nun plimulto tute ne pensas pri tiu
problemo. Do, trumpetante kaj propagandante _sian_ lingvon, tiu estiminda
sinjoro kontrauvole propagandos lingvon _nian_, char chiu homo, kiu serioze
ekinteresighos pri la problemo, komencos kompari "Europanton" kun jam
delonge ekzistanta internacia lingvo kaj, sen ajnaj duboj, preferos
Esperanton, kiu havas milojn da parolantoj, richan literaturon kaj tutmondan
movadon. Ni ne faru malamikojn el kolegoj kaj samideanoj, kiuj fakte -
laborante super alia projekto - laboras por venko de Esperanto. Kompreneble,
en nia rondo ni povas kaj devas kritiki novajn artefaritajn lingvojn, sed
publike ni devas esprimi nur profundan kaj sinceran estimon al ties kreintoj
kaj adeptoj. Mi sugestas, ke esperantistoj amike kunlaboru kun shatantoj de
Ido, Interlingua, Lojhban ktp. Iliaj vicoj kresku kaj multighu, char tre
vershajne multaj el ili pli au malpli frue transiros al chiuflanke elprovita
Esperanto. Eble, ili ech povus enporti varmon kaj entuziasmon, kies manko
fojfoje sentighas inter esperantistoj. (06.09.99)

...Iufoje okazas, ke homo ighas idisto ne pro tio, ke Ido shajnas al li pli
bona, ol Esperanto, sed pro tio, ke idistoj shajnas al li pli bonaj, ol
esperantistoj. Se ni deziras prosperon de Esperanto, ni devas normaligi
atmosferon inter ni. Neniu deziros lerni lingvon, kies adeptoj kverelachas
kaj insultachas unuj aliajn. Esperanton naskis Amo, kaj Esperanton regu Amo;
dum en ies koro nestas malamo al iu ajn, li restas fremda por Esperanto.
Idistoj ne estas idiotoj; ili serchas la samon kion multaj el ni. Ni ne
prediku malamikecon al ili, char tia malamikeco malutilas antau chio al
Esperanto. Se meze de esperantistoj regos frata konkordo kaj se ni rilatos
al idistoj kiel al samideanoj, tiam tre vershajne multaj el ili alighos al
Esperanto (au partoprenos samtempe ambau movadojn, kio tute eblas)...
(06.09.99)

N.G.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ