Pri Esperant-naciaj grupoj

Jen eble utopia, sed interesa ideo.
Espereble, neniu kontrauos, ke esperantistoj devas unuighi ne nur tutmonde,
sed ankau interne de siaj landoj au ech urboj (se grandaj). Samideanoj,
loghantaj en la sama lando, havas similajn problemojn, ili havas pli da
kampoj por kuna agado, povas renkontighi, ktp.
Tial eble estus celkonforme por chiu lando krei du dissendolistojn. Unu
nomighu <esper-naci> (ekzemple, <esper-japan>, <esper-bulgar>,
<esper-brazil>), ghi estu por tieaj esperantistoj. Alia nomighu <naci-esper>
(<japan-esper>, <bulgar-esper>, <brazil-esper>), por homoj, kiuj ankorau ne
scias Esperanton.
La <esper-naci>-grupoj servu por intershanghi informojn pri E-movado
(analoge kun papera "Bulgara Esperantisto"), la <naci-esper>-grupoj servu
por ghia propagando inter samlingvanoj (analoge kun hungara "Vylag es
Nyelv").
Se iu urbo estas tre granda, povus ekzisti specialaj dissendolistoj
dedichitaj al E-movado en tiu urbo, ekzemple: <moskv-esper> (por disvastigi
Esperanton inter moskvanoj), <esper-paris> (por aktivaj parizaj
esperantistoj).
Tia sistemo povus farighi ideala reto da E-informiloj. Ekzemple, se vin
interesas E-movado en Svedio, vi povus aboni grupon <esper-sved>, kaj el
tiea hejm-pagho cherpi chiujn novajhojn, informojn, klachojn ktp. Se vi
ekzemple estas usonano kaj interesighas pri Esperanto, vi povas aboni grupon
<usa-esper> kaj trovi tie chion kion vi bezonas.
Tiu ideo nun eble shajnas utopia pro du kauzoj. Unue, komputiloj ankorau ne
farighis normala ajho en chiu hejmo (kvankam progreso kondukas al tio). Due,
char la homoj estas tro malperfektaj, nur malmultaj havas iajn altajn celojn
kaj volas amiki kaj kunlabori kun aliaj homoj. Unu ajho, kiun mi povas diri
kun plena certeco, estas ke Interneto ludos grandegan rolon en etika
plibonigho de la homaro kaj en disvastigo kaj uzado de Esperanto. Interneto
estas kvazau globala animo de nia civilizo.
Kiel eksperimento, por Esperanto en Rusio kreighis du dissendolistoj. Unu
nomighas <esper-rus>. Ghi servu kiel komuna poshtkesto por rusiaj
esperantistoj. Ghis nun rusiaj esperantistoj ne havis komunan demokratian
tribunon. Kelkaj elstaraj samideanoj opinias, ke ghi ech ne estas necesa.
Tio egalas al aserto, ke rusiaj esperantoj ekzemple ne bezonas paperan
jhurnalon. Certe, ili bezonas kaj paperan kaj retan jhurnalojn; tamen krei
paperan jhurnalon estas tre malfacila kaj multekosta tasko, dum reta grupo
povas esti kreita dum unu minuto che http://www.egroups.com/, kaj ghi ebligas
tujan kaj demokratian intershanghon de informoj, opinioj, sentoj...
Alia nova grupo nomighas <rus-esper>. Ghi estas ruslingva, ghi servos kiel
lernejo por rusoj, kiuj ekinteresighis pri la internacia lingvo. Tie estos
lecionoj, plenumataj taskoj, lingvaj konsultoj, propagandaj materialoj ktp.
Nun necesas serchi homojn, dezirantajn partopreni tiujn grupojn. Alighu, kiu
deziras. Kiel kutime, por tio sufichas sendi malplenan mesaghon al
<nomo-de-la-grupo-subscribe@egroups.com>; sendi mesaghojn necesas al
<nomo-de-la-grupo@egroups.com>; por malaboni, sufichas sendi malplenan
mesaghon al <<a href="mailto:nomo-de-la-gr

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ