Lau Rozkrucana doktrino, Arjoj estas kvina, plej juna raso de
homoj. Pri
unuaj du rasoj estas sciate tre malmulte. Tiuj rasoj ne havis
intelekton;
ili estis kvazau eterecaj, ne fizikaj. Tria raso estis
Lemurianoj. Nigraj
afrikanoj estas idoj de Lemurianoj, kaj buntaj vestajhoj de
orient-afrikaj
popoloj ghis nun estas tre similaj al tiuj de Lemurianoj. Lemurio
pereis
antau multaj milionoj da jaroj. Post tio formighis nova, kvara
raso -
Atlantoj sur kontinento Atlantido. Kiam pereis lasta insulo de
Atlantido -
Posejdonis (antau 12 000 jaroj), restajhoj de Atlantoj fondis
skolojn en
Egipto kaj Centra Ameriko kaj konstruis tie piramidojn. Arjoj
devenas el
Azio (ankau hebreoj apartenas al Arjoj). Antau nelonge rusaj
arhheologoj
malkovris ruinojn de Arja chefurbo Arkaim en suda Uralo. Nek
Rozkrucanoj,
nek Teozofoj estas rasistoj. Ili simple klarigas devenon kaj
postsekvadon de
rasoj. Skribita historio komencighas nur antau kelke da jarmiloj;
sed kio
estis antau 10 000, 100 000, 1000 000 jaroj? La praa historio de
la homaro
por materiisma scienco estas kashita en absoluta mallumo!
(10.09.99)
Mallumo ne deziras, ke la homaro rememoru sian praan historion.
Char se nuna
civilizo ekkonos spertojn de Lemurianoj kaj Atlantoj, ghi povos
ne ripeti
iliajn erarojn kaj ne perei. Mallumo multege laboregis por ke
homoj forgesu
sian historion kaj per tio ghi malrapidigis ilian progreson je
miloj da
jaroj. Kaj religiuloj, kaj pseudoscienculoj egale kategorie neas
ekziston de
pasintaj civilizoj. Sed nur rememorinte la pasintecon, ni povos
konstrui
belan futuron. (11.09.99)
La nobla doktrino de Rozkrucanoj kaj Blavatskaja havas nenion
komunan kun
nazioj. Naziista ideologio estis plej stranga miksajho el
diversaj
doktrinoj: okultismo, socialismo, naciismo... Pri rasoj ili tute
mensogis,
char Arjoj estis antikva popolo, de kiuj devenis kaj semidoj, kaj
hindeuropanoj, inkluzive slavojn.
Martinus skribis, ke Holokausto jhetis ombron de la diablokonscio
sur la
tutan planedon. Efektive, tia amasmurdado estas terurega.
Bedaurinde, ni
vidis ankau aliajn ekzemplojn de genocido, ekzemple en Turkio
(armenoj),
Kampuchio, Ruando, Kosovo... Se pliprofundighi en historion,
eblas mencii
ankorau multajn ekzemplojn. Nek Blavatskaja, nek Rozkrucanoj
kulpas pri tio.
(11.09.99)
Homo estas enkorpigho de Belo kaj Vero, kaj li ne devus fari
tiajhojn.
Tiajhoj farighis eblaj nur char homoj ne komprenis sian anghelon
esencon. Se
homo forighas de naturo, li ighas diablohomo kaj liaj agoj
kompreneble estas
nek veraj, nek belaj. Tuta malbono sur Tero devenas de
"malveraj" homoj.
(13.09.99)