Preghejoj, Animo, Hilelismo...

Multaj nuntempaj homoj ne komprenas, por kio necesas preghejoj kaj chu ili
entute estas bezonataj. Dum ateisma epoko en Sovetunio oni penadis
transformi chiujn preghejojn je muzeoj (en plej bona okazo). Sed preghejoj
ekzistas por alia, pli alta celo. Preghejoj estas same necesaj, kiel
fabrikoj au elektrostacioj. Ili akumulas homan spiritan energion kaj sendas
ghin al Kosmo. Preghejoj plenumas tre gravan funkcion, ligante Teron kun
Kosma Hierarhhio. Ju pli da preghejoj, des pli bone. Sed pli gravas ech ne
kvanto de la preghejoj, sed kredo de homoj... La pregheja arto estas ne
celo, sed nur rimedo por veki konvenan humoron che homoj. Entute, arto
apartenas al religio (same kiel tekniko apartenas al scienco). Chiu bona
kanto estas kvazau himno, chiu bona poeziajho estas kvazau pregho, chiu bona
pentrajho estas kvazau ikono, chiu bona skulptajho estas kvazau idolo, kaj
chiu bela konstruajho estas kvazau preghejo. Demandu, kio ne klaras. La temo
estas grava kaj meritas diskutadon.

Manuel M Campagna: "animo estas inventajxo de antikvuloj..."
Animo ne povis esti inventajho de antikvuloj. Ech en plej malgranda formiko
trovighas animo. Ghi movighas, sentas, vivas, kaj ech en ghi estas fajrero
de Dio. Sed en formiko la animo ne povas plene rivelighi, char ghi ne havas
intelekton. Hundoj kaj simioj havas iomete da intelekto, sed ili ne havas
memkonscion kaj ne povas pensi pri abstraktajhoj.
Homoj estas plievoluigitaj animaloj; animaloj estas subevoluigitaj homoj. La
granda rivero de vivo longe fluas, por finfine enflui Dion.
Estas nenio pli bona, ol Homo; kaj nenio pli malbona, ol nehomeca homo.
Multaj homoj, vere, estas pli malbonaj ol azenoj. Sed ekzistas (kredu, ech
se vi ne konas tiajn) sanktaj, noblaj, heroaj, geniaj Homoj, kiuj estas
pleja riveligho de Dio sur Tero. (21.04.99)

Pri Hilelismo. Juna Zamenhof vidis suferojn de la juda popolo kaj multe
pensis, kiel solvi ghiajn problemojn. Zamenhof vidis, ke tradicia judaismo
kadukighis, ke ghi ne respondas al iuj ajn vivdemandoj. Li decidis, ke judoj
devas akcepti iun novan, pli bonan religion, bazitan sur racio; al tiu
religio devis iom post iom alighi ankau homoj de aliaj nacioj, tiel judoj,
ne akceptante iun fremdan religion, nature rekunighos kun la tuta homaro.
Lia projekto estis tre nobla kaj kuragha. Mi imagas, kun kia sento juna
Lazaro unuafoje prezentis sian verkon al siaj samnacianoj. Iusence Zamenhof
estis vera mesio por judoj. Se ili akceptus la artefaritan religion de
Zamenhof, vershajne la holokausto ne okazus...

Mi pensas, ke tutmonda religio iam ekzistos. Sed ghi ne naskighos en unu
bela tago, kiel Esperanto. Ghi nature formighos sub influo de scienco kaj
konservos chion bonan el tradiciaj religioj. Ne hazarde nun naskighis tiom
da reformitaj religioj, kiuj bazighas sur la tradiciaj (oomoto, bahaismo
ktp), sed kiuj esence ne kontrauas inter si... (24.04.99)

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ