En multaj urboj E-kluboj nur vegetas au tute forestas.
Eble, pro tio, ke
esperantistoj malghuste elektas chefan direkton de agado. Oni
okupighas nur
pri la lingvo. Oni postulas, ke chiu lernu kaj uzu Esperanton,
kvankam en
tio ne estas granda praktika senco. Se la novulo ellernis la
lingvon, oni
okupigas lin pri lingvaj ludoj au aliaj neseriozajhoj. Pro tio
nur tre
malmultaj homoj (vere "stranguloj") deziras partopreni
E-klubojn.
Eble, pli ghusta strategio estus akcenti ne la lingvon, sed la
ideon, pro
kiu propre la homoj venadas al Esperanto. Labora lingvo de
E-kluboj devus
esti la nacia lingvo. Kaj okupi sin en la kluboj oni devus per
diskutoj pri
estonteco de la homaro, pri konatigho kun aliaj kulturoj, per
propagando de
Esperantismo. Alivorte, E-kluboj devus esti unuighoj de
samideanoj, sed ne
de samlingvanoj. Tio garantias malfermitecon kaj konstantan
alfluon de
freshaj novuloj. Sed kiam oni uzas nur Esperanton, tiam E-kluboj
ighas
izolitaj kaj facile putrighas.
Mia chefa ideo estas ke chiuj esperantistoj devus esti Homaranoj,
kaj en
E-kluboj oni okupu sin per Homaranismo. Tiu idearo estas tre
nobla, ghusta
kaj alloga por chiuj bonaj homoj. Chu chiuj chi tie scias pri tiu
idearo de
Zamenhof? Certe, oni povas kritiki, plibonigi ghin, sed la
chefajho, lau mi,
restas aktuala.
Oni parolu en E-kluboj ankau en Esperanto, sed se cheestas
malbone scianta
ghin novulo, tiam eble pro ghentileco oni devus uzi lian nacian
lingvon.
Chefe, neniam ne-scio de Esperanto estu preteksto por forpeli
homojn. Tio
estas tre grava strategia eraro.
E-kluboj estu insuletoj de estonta unuigita homaro, kaj ili devus
esti
allogaj por chiuj, kiuj sentas bezonon pri ia nova humana
tutmonda ordo. Tio
estas, lau mia opinio, ghusta strategio, kiu povus revolucie
progresigi nian
movadon. (18.11.99)