Esperantistoj ne deziru "vendi" Esperanton. Ili
deziru donaci ghin al la
homaro. Ideoj ne havas prezon, ilin ne eblas acheti nek vendi.
=======
Semo estas tre malgranda, sed kiam venas ghia tempo, ghi
elkreskas kaj
farighas granda arbo. Tiel same nuna Esperanto estas ankorau
malgranda
semo, sed en tiu semo trovighas multe pli potenca arbo, ol la
nune
kreskantaj.
=======
Esperanto ne estas "el chi tiu mondo". Ghi ne apartenas
al fizika mondo,
tial ghi tiom malfacile enradikighas en nuna tero. Pure fizikaj
homoj ne
komprenas esencon de Esperanto.
=======
Se chiuj homoj estus sanaj, Tero transformighus je infero. Sana
korpo ofte
estas malliberejo por spirito.
=======
Infanoj kaj maljunuloj kredas je fabeloj, char ili estas
proksimaj al Fajna
mondo. Unuaj - ankorau, duaj - jam.
=======
Malsaghulo, kiu pensas pri si, ke li estas saghulo, estas
malsaghulo.
Malsaghulo, kiu scias pri si, ke li estas malsaghulo, estas jam
duonmalsaghulo. Saghulo, kiu pensas pri si, ke li estas
malsaghulo, estas
ankorau duonsaghulo. Vera saghulo scias pri si, ke li estas
saghulo.
(anstatau radiko "sagh" eblas meti radikon
"bon")
=======
Kanajlo por kanajlo estas sanktulo.
Kreteno por kreteno estas geniulo.
=======
Kanajloj estas dangheraj nur tiam, kiam ni ne scias, ke ili estas
kanajloj.
=======
Eksterajho trompas. Vera homo estas homo interna. Virtualaj
konferencoj
estas lokoj, kie renkontighas nudaj animoj; ili estas malpli
realaj ol
fizika vivo, se rigardi el materia vidpunkto; sed multe pli
realaj, se
rigardi el vidpunkto spirita.
=======
Nia forumo konsistas el: parolemaj saghuloj, silentemaj saghuloj,
silentemaj
stultuloj kaj parolemaj stultuloj. Kiel silentigi parolemajn
stultulojn kaj
paroligi silentemajn saghulojn? Ju pli saghuloj parolos, des pli
stultuloj
silentos, kaj inverse.
=======
Popolo, kiu diskriminacias virinojn, ne estas sana. Ghi rapide
degeneros,
char virino-sklavino naskas nur sklavojn.
=======
Religiojn au sektojn, kiuj humiligas virinojn, necesas forigi de
la
tersurfaco.
=======
Oni allasu al regado nur tiujn, kiuj ne aspiras la regadon.
=======
Homo estas triunuo: korpo, racio, koro. Konforme kun tio,
ekzistas tri
specoj de ideala homo: heroo, geniulo, sanktulo.
=======
Se Dio tamen ekzistas, estus tro granda fiereco anonci sin Lia
kontrauulo.
Char tio signifus, ke oni estas aliancano de Diablo, alivorte -
satanisto.
=======
Helpante al alia homo materie, oni helpas al si mem spirite.
Kiu kolektas materiajn richajhojn, perdas richajhojn spiritajn.
(28.10.99)