"...Postulante de siaj adeptoj altan moralon kaj
konstrueman agadon por
komuna bono, Agni-Jogo starigas novan tipon de alta heroo - ne
asketo kaj
ermito, sed aganto, trovighanta en la pleja bolado, pleja vortico
de la
vivo. La filistra konscio kutimas asocii sanktulon kun templo,
kie li
preghas kiel monahho, au antau altaro, kie al li fluas popolo kaj
admire
klinas la kapojn sub lia bena manmovo. Oni imagas lin en silenta
chelo kun
cherko anstatau lito. Seka, asketa vizagho, mallauta parolo kaj
flustro de
monahhejaj kverkoj trans la fenestro. Nigraj sutanoj, kapuchoj,
rozario kaj
fingroj kunmetitaj por krucsignado... Ne tia estas
sanktulo-konstruanto de
vivo en la nuna tempo. Nek per vesto, nek per ekstera aspekto li
diferencas
de aliaj homoj. Kaj laborista kombinvesto, kaj civila kostumo,
kaj pastra
sutano, kaj diplomata frako, kaj militista uniformo egale povas
servi al li
kiel vestajho.
Li venas ne en fumo de incenso, sed en akra batalo kontrau
karierismo,
richeco, kontentigo de mordantaj pasioj... Ne adore klinitajn
kapojn vidas
li chirkau si, sed malrektajn suspektemajn mokrigardojn kaj
malican
sibladon, kiu kvazau diras: "Vi mensogas... piulon imitas...
Vi nin ne
trompos... Ne povas esti, ke vi ne adultas, ne trompas, ne
drinkadas, ne
malbonvortas, ne shtelas - kiel ni... Vi nur kashas..."
La malbelaj vespertoj de malica kalumnio flugas post li. Malofte,
malofte li
ekvidos demandemajn okulojn de verserchanto, al kiu eblas doni
grajnon da
scio... Ankorau pli malofte li renkontos kunfraton, kiu same kiel
li
ekbruligis lumon de la koro kaj eliris voki al festeno de la
Spirito...
Li renkontos malamon kaj kontrauagon tie, kie nerimarkite,
elvokinte neniajn
protestojn, trairus plej ordinara homo, "sklavo de
pasioj"..." (03.04.99)