Proksimighas Berlina UK, kaj mi esperas, ke ghi donos fortan
impulson por
progreso de Esperanto. Gravas, ke oni tie laueble malpli
amuzighu, sed
laueble pli diskutadu pri estonteco de nia lingvo kaj kiel
proksimighi al la
"fina venko". Esperanto estas destinita ne por agrabla
tempopasigado, sed
por unuigi la homaron kaj por chiam forigi militojn kaj chian
interpopolan
malamikecon. Jen kelkaj miaj ideoj, speciale por la UK.
Kiel vi pensas, kiu estas pli forta: esperantistaro au
neesperantistaro? Mi
respondas: esperantistoj estas pli fortaj, kvankam ili ankorau ne
konscias
tion. Ili opinias sin malfortaj kaj tial timas iri al batalo. Sed
nia venko
estas garantiita, necesas nur esti kuraghaj. Esperantistoj estas
unuecaj,
dum oponantoj de Esperanto estas disigitaj, ja ne ekzistas iu
anti-Esperanta
movado kun klare difinta idearo. La oponantoj kontrauas unu al la
alia, tial
esperantistoj facile povas venki ilin en chiu disputo. Ni kuraghe
lanchu
polemikon pri estonta internacia lingvo chie, kie eblas. Nur tiel
eblas
progresi (mi jam skribis pri tio).
Mi kredas, ke ni devas akcepti novan strategion - aktivan,
avanceman. Por
tio necesas rifuzi timemon kaj mem-izolismon. Universalaj
Kongresoj devas
esti malfermitaj al chiuj. Chiu UK devas havi du oficialajn
lingvojn:
Esperanton kaj la lingvon de lando, kie ghi okazas. Oni devas
inviti al UK
ne nur esperantistojn, sed chiujn dezirantojn, precipe
eminentulojn, por ke
ili propraokule konvinkighu pri viveco de la internacia lingvo.
Chiu UK
devas farighi grava evento en vivo de tiu lando kaj doni gravan
impulson al
kresko de ties E-movado. Bedaurinde, nun tio ne okazas. Char la
kongresoj
okazas NUR en Esperanto, ili ne estas interesaj por eksteruloj
kaj pasas
preskau nerimarkite.
Alia propono: E-libroj estas interesaj nur por esperantistoj. Mi
opinias, ke
estus utile, se en chiu E-libro enestu mallonga antauparolo pri
Esperanto en
la nacia lingvo (t.e. en la lingvo de la lando, kie la libro
eldonighas) kun
t.n. "shlosilo" - mallonga gramatiko. Tio okupus nur
kelke da paghoj, sed
utilo povus esti granda - tiel la libron povus acheti chiu
nacilingvulo.
Eble, en fino de la libro aperu mallonga E-nacilingva vortareto.
Tiel chiu
libro povus servi kiel lernolibro. En Rusio oni ofte eldonas
porinfanajn
librojn kun paralelaj rusaj kaj anglaj tekstoj, kun instruaj
celoj. Jen
bonega rimedo, kiun ankau esperantistoj povus imiti. Infanoj
estas nia plej
perspektiva "klientaro", char ghuste infanoj per sia
pura koro facile
"kaptas" la noblan ideon, kiun Esperanto enhavas.
Mi tre volus, ke oni pridiskutu tiujn proponojn en Berlino.
E-movado jam
posedas grandegan potencialon. Venis tempo, kiam nia
"armeo" komencu la
finan kampanjon. Ni povas subteni unu la alian pere de komputila
reto. Tial
necesas instigi kiel eble pli multajn samideanojn partopreni
Interneton.
Esperantio estas ghermo de Nova Mondo. Kiu ne scias Esperanton,
tiu ankorau
ne naskighis por la Nova Mondo, kvankam jam multaj milionoj
songhas pri ghi.
Ni do veku la homojn! (04.07.99)