Chiuj homoj dividighas je:
1) kiuj scias Esperanton
2) kiuj ne scias Esperanton
kaj je:
a) kiuj batalas por Esperanto
b) kiuj ne batalas por Esperanto
Tiamaniere ni ricevas 4 grupojn:
1a) kiuj scias E kaj batalas por ghi (ideaj lingvanoj)
2a) kiuj ne scias E, sed batalas por ghi (ideaj senlingvanoj)
1b) kiuj scias E, sed ne batalas por ghi (senideaj lingvanoj)
2b) kiuj ne scias E kaj ne batalas por ghi (senideaj
senlingvanoj)
Por lingvanoj - homoj, por kiuj pli valoras lingvo ol ideo,
esperantistoj
estas nur 1a) kaj 1b). Por ideanoj - homoj, por kiuj pli valoras
ideo ol
lingvo, esperantistoj estas 1a) kaj 2a).
Lau statuto de SCE, chi tie oni povas afishi mesaghojn en chiu
lingvo, sed
koncerne Esperanton. Do, ghi povus esti forumo ankau por 2a) -
ideaj
senlingvanoj. Sed tio ne funkcias. Kelkaj lingvanoj en SCE
kontrauas, ke oni
skribu chi tie en aliaj lingvoj krom Esperanto.
Lau statuto de SCE, chi tie oni povas afishi mesaghojn en
Esperanto pri chiu
ajn temo. Do, ghi povus esti forumo ankau por 1b) - senideaj
lingvanoj. Sed
tio ne funkcias. Kelkaj ideanoj en SCE kontrauas, ke oni skribu
chi tie pri
aliaj temoj krom Esperanto. Praktike, SCE funkcias nur por 1a) -
por ideaj
lingvanoj. Oni skribas plejparte en kaj pri Esperanto.
Tial, por kontentigi chies bezonojn, necesus krei ankorau du
forumojn. Tiam
neniu ghenus SCE-anojn per alilingvaj au aliideaj mesaghoj. Tiaj
SCE restus
loko por E-aktivistoj, batalantaj por tutmondigi Esperanton. Kiuj
ankorau ne
scias Esperanton, sed interesighas pri ghi, povos diskuti
ekzemple en
<humanities.language.esperanto>, kaj kiuj volas babili en
Esperanto pri
politiko, komputiloj, flirto k.a., skribos en
<talk.esperanto>. (Ja estas
multe da E-parolantoj, kiuj volus korespondi rete en Esperanto
pri diversaj
temoj, sed ili ne deziras partopreni SCE pro ghia specialeco).
Ech se nun -
pro objektivaj kaj subjektivaj kauzoj - tia dissplitigho ne estas
reala, iam
ghi nepre devas okazi. (20.11.99)