Kiam oni priparolas "tutmondighon" kaj kontraston
inter richaj kaj malrichaj
landoj, ofte aperas proponoj, ke richaj landoj fordonu parton de
siaj
richajhoj al la malrichaj landoj, por ke chiuj landoj estu egale
richaj (au
egale malrichaj). Sed tiel oni ne solvos la problemon de
malricheco. Kial
iuj landoj (ekzemple, europaj) estas richaj? Tio estas rezultato
de ilia
alta kulturo, de laboremo kaj ordemo de iliaj popoloj. Per aliaj
vortoj,
ilia materia richeco estas rezultato de ilia richeco spirita.
Fine de la dua
Mondmilito Germanio kaj Japanio estis plene detruitaj, sed ili
mirinde
rapide restarighis kaj farighis ankorau pli potencaj. Ankau
Sovetunio rapide
kuracis siajn vundojn, char en ghi regis ordo. Nun Rusio travivas
unikan
krizon, ghia ekonomio preskau plene ruinighis. Kial? Okazis neniu
granda
milito, neniu natura kataklismo. Sola kauzo de la krizo estas
stulteco de
rusiaj registoj. Kaj dum Rusion regas kretenoj, nenia mono helpos
al ghi.
Tio rilatas ankau al aliaj malrichaj landoj. Se ili volas
plirichighi, ili
devas plisaghighi. Neniuokaze ili devas postuli, ke richaj landoj
fordonu al
ili parton de siaj richajhoj. Tiaj agoj devas esti bonvolaj kaj
ne tro
grandaj. Mi subtenas chiajn humanitarajn kampanjojn. Oni povas
kaj devas
helpi dum katastrofoj, epidemioj, malsato. Sed postuli plenan
disdividon de
la richajhoj, kiel proponis fama heroo de rusa literaturajho
"Hunda koro"
Sharikov, estas danghere, kaj tia "justa" disdivido
estus tre maljusta. Iuj
speciale kultas en malrichaj popoloj senton de ofendo kaj jhaluzo
kontrau
richaj popoloj. Iuj disvastigas malghustan opinion, ke richeco de
Europo kaj
Norda Ameriko bazighas sur shtelado kaj ekspluatado de la
"tria mondo".
Kultado de tiaj mensogaj kaj fiaj ideoj finfine povas konduki al
tutmonda
interrasa milito.
Materia helpado estas preskau chiam ne efika. Multe pli efika
estas helpado
intelekta: per teknologio, instruistoj, specialistoj ktp (alia
afero, ke ne
chiuj shatas lerni). Sed plej efika estas helpado ideologia: per
noblaj
homaranismaj ideoj, per humanisma filozofio. Kaj, eble, plej
potenca helpado
al chiuj malrichaj landoj estus disvastigo de Esperanto. La
internacia
lingvo kun sia altega interna ideo plibonigos la homojn kaj
reunuigos tiujn
popolojn kun la cetera homaro. Jen al kiuj konkludoj devus venigi
diskutado
pri "tutmondigho". Bedaurinde, ni legis en la rezolucio
de la Berlina UK nur
banalajn konstatojn, ech sen mencio pri Esperanto, kiu povas
evitigi
estontajn militojn... (14.08.99)