Kiam Simono aperos en <talk.politics.esperanto> por
shpruci tie sian venenon
(ne estu duboj, ke li tie aperos, char peni bremsi disvastighon
de Esperanto
estas lia misio), iuj homoj eble diros: "Ni vidas, ke ech
inter
esperantistoj forestas unueco rilate ilian lingvon. Iuj
esperantistoj
opinias, ke Esperanto ne estas tauga lingvo. Do, ni pli bone
atendu kaj ne
lernu ilian lingvon ghis ili interklarigos tiun problemon".
En tiu okazo ni
diru: "Estimataj damoj kaj sinjoroj! La sinjoro, kiu chi tie
predikas
kontrau Esperanto, vere scias Esperanton kaj ech praktikas ghin
por sia
amuzo. Sed li tute ne estas esperantisto; liaj idealoj tute
kontrauas kun la
esperantismo. Do, ni tute ne respondecas pro liaj privataj
frenezajhoj.
Inter chiuj esperantistoj regas plena unueco: chiuj esperantistoj
amas
Esperanton kaj scias, ke ghi estas perfekta kandidato por ighi
internacia
lingvo". Jen kial gravas modifi signifon de la vorto
"esperantisto"; tio
necesas, por ke neniu kontraubatalu Esperanton sin maskante per
titolo
"esperantisto". Chiu batalanto devas havi ne nur
glavon, sed ankau shildon;
ne nur ataki, sed ankau povi sin defendi. E-movado devas ne nur
aktive
disvastighi, sed ankau povi konservi unuecon en siaj vicoj. En
alia okazo,
internaj malamikoj agados kontrau Esperanto je nomo de
esperantistoj,
konfuzante eksteran publikon kaj farante eraran impreson, ke
inter
esperantistoj chiam okazas nur kvereloj kaj valoreco de Esperanto
estas
dubinda. Feliche, ke Simono jam tiel klare montris sian
kontrauesperantecon,
ke ech liaj antauaj amikoj ekdisputis kun li. Li mem metis sin
ekster
esperantistaron. Fenomeno de Simono estas vere tre unika. Kiel
inteligenta
homo, li ne povas ne scii, ke komuna lingvo alportos grandan
utilon al la
homaro. Li ne povas ne scii, ke Esperanto estas plej tauga
kandidato por tiu
rolo, ke ghi estas viva, richa, facila kaj bela lingvo. Ghi havas
ne
"rudimentan", sed tre grandan literaturon. Ghi estas
lingvo de kulturo kaj
paco. Esperanto estas miraklo, kiu povas kaj devas unuigi chiujn
homojn de
bona volo. Chion tion Simono ne povas ne scii, kaj tamen li per
chiuj fortoj
kontraubatalas Esperanton. Fakte, li agadas kontrau la homaro,
kontrau paco
kaj progreso. Kio devigas lin plenumi tiun malluman laboron? Kiu
forto
obsedas lin? (10.08.99)