La angla verkistino, Marjorie Boulton, skribis en sia libro
"Zamenhof":
"Zamenhof, kiam li kreis esperanton, havis celon pli
grandan, ol multaj
esperantistoj komprenis. Lia pli granda celo, helpo al
interpacigo kaj
toleremo, donis al li lian eltenemon kaj al esperanto ghian
moralan forton.
Amatoraj lingvistoj, erudiciaj teoriumantoj povis perdighi inter
malgravaj
disputoj pri detaletoj, kaj vane serchadi ian lingvon konforman
al superhoma
perfekteco; sed la plej fidelaj esperantistoj, tiuj, kiuj multe
oferis kaj
kelkfoje ech fizike martirighis pro esperanto, estis tiuj, kiuj
same kiel
Zamenhof perceptis psikologian-moralan valoron en la
lingvo."
Estas naive kredi ke se homoj nur parolas la saman lingvon, tiam
ili ankau
vivus pace kaj humane. Zamenhof tiom konis la homojn, ke li sciis
ke lingvo
internacia ne sufichas por fari la pli pacan mondon pri kiu li
revis.
Kelkaj homoj konsideras lin naivulo, char li parolis pri la
interna ideo de
esperanto kaj elpensis la ideon, homaranismo, kiu temis pri
toleremo al
chiuj kaj paco inter homoj. Aliaj riprochis lin char li kombinis
idealismon
kun la internacia lingvo, sed li diris, ke li ne volis altrudi
sian ideon al
aliaj:
"Mi esprimis al vi mian opinion tute PRIVATAN, kiun chiu el
vi povas akcepti
au malakcepti."
Por li esperanto estis ilo. Li revis pri pli granda celo, pli
humana kaj
paca mondo. Se estus naive kaj vane labori por paco kaj por pli
bona mondo,
tiam ankau UN kaj multaj aliaj organizoj en la mondo estas
naivaj.
Zamenhof mortis dum la unua mondmilito kaj li ne sukcesis labori
multe por
sia plej kara ideo, homaranismo... Sed Zamenhof ne laboris vane
kaj li ne
estis naivulo. La homaro iam certe atingos la idealojn pri kiuj
li revis...
Ne gravas ke ni kaj ke Zamenhof ne tuj spertas la rezulton de nia
laboro,
char chion, kion ni semas. ni ankau IAM rikoltos.