Libereco kaj disciplino

Libereco estas granda valorajho, sed ghi nepre devas kombinighi kun
disciplino. Libereco de unuopa persono devas servi al komuna bono, nur tiam
ghi estas vera libereco, sed ne anarhhio kondukanta al hhaoso.

Esperantistoj atingis gravajn sukcesojn dum 100 nur dank'al sia unueco kaj
disciplino. Chiu bona esperantisto volonte akceptas disciplinon, t.e. obeas
kaj ne rompas chiujn regulojn de Esperanto. Iuj opinias, ke necesas permesi
pli da libereco, permesi enkonduki novajn vortojn, regulojn ktp. Sed tia
"libereco" detruus tutan nian aferon. Chu interesoj de unuopa persono
superas interesojn de tuta aro? Certe, ne.

Kiam aperis komputiloj, esperantistoj kunpushighis kun nova problemo - kiel
skribi literojn kun supersignoj. Unuaj E-komputeristoj ne solvis ghin
ghuste. Oni decidis uzi surogatan x-skribadon, por povi printi surpapere kun
supersignoj. Tiu erara decido subkomprenis, ke komputilaj tekstoj estas io
duaranga kompare kun paperaj tekstoj. Ghusta solvo estus tute "forgesi" pri
supersignoj kaj skribi tiel, kiel rekomendas "Fundamento de Esperanto" - ch,
gh, hh, jh, sh, u. Se al iu esperantisto tia skribado ne plachas, tio estas
demando de lia persona gusto. Pri gustoj oni ne disputas, sed se la
esperantisto amas Esperanton pli ol sin mem, li devas cedi iom el sia
libereco kaj skribi lau Fundamenta rekomendo. Unueca ortografio estas grava
por chiu lingvo.

Nenad Aliich elpensis sian propran skribmanieron kun q, $... Tio atestas pri
lia kuragha kaj obstina karaktero, sed chu iu imitos lian skribmanieron?
Neniu kaj neniam. Do, lia libereco estas pura ekstravagancajho, kiu ne lasas
akcepti lin serioze. Pripensu tion, kara Nenad. Baldau ni eliros sur
internacian arenon. Skribmaniero, kiun ni uzos en estonta anglalingva
forumo, farighos modelo por miloj da novaj esperantistoj. Chu ne estas
dezirinde, ke ili skribu senprobleme kaj unuece? Ankorau ne estas malfrue
interkonsenti pri nia tiom necesa unueco. Mi ne deziras damaghi ies
liberecon; mi alvokas ke vi libervole obeu al E-disciplino. Nur disciplina
libereco estas vera libereco. (28.07.99)

N.G.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ