"La Doktrino de Agni-Jogo, estante kulmino de la
teosofio, donita en la
pasinta jarcento pere de Je.P.Blavatskaja, postulas de studantoj,
antau
chio, ellernon de du bazaj leghoj, kiuj kushas en fundamento de
chiuj
grandaj religioj, nome: la legho de Karmo (la legho pri kauzo kaj
sekvo) kaj
legho de Reenkarnigho.
Ambau chi leghoj ekzistis dum unuaj jarcentoj ankau en kristana
religio kaj
estis abolitaj de malkleraj episkopoj pro tute senbazaj
konsideroj nur en la
sesa jarcento dum la Konstantinopola kongreso.
La legho de Karmo diras: "Ne ekzistas fenomeno sen kauzo,
kaj kia estas la
kauzo, tia estas la sekvo". "Karmo" estas
sanskrita vorto, kiu signifas
"ago". Agoj de homoj estas kauzoj, neeviteble portantaj
sekvojn, kiuj,
siavice, farighas kauzoj por pluaj sekvoj. Tiamaniere, la vivo de
homo, liaj
sukcesoj kaj malsukcesoj, felichoj kaj malfelichoj estas
kondichataj de
senfinaj chenoj da kauzoj kaj sekvoj, de li mem kreitaj. La homaj
agoj kiel
sekvoj kvazau revenas al la farinto: malbono, kauzita al aliaj,
revenas en
formoj de malfelichoj, kaj bono - en formo de sukceso, felicho;
kion oni
semis, tion oni rikoltas.
La legho pri reenkarnigho estas unu el la plej antikvaj veroj,
kiujn la
homaro iam ajn posedis. Enhavo de tiu chi legho koncize estas
jena:
Naskigho de homo ne estas komenco de ekzisto de la naskighinto,
same kiel
morto ne estas fino de ekzisto de la mortinto. Tiu homa vivo, kiu
okazas
antau niaj okuloj kaj dauras meznombre 50, 60, 70 jarojn, ne
estas tuta vivo
de la homo, sed nur malgranda fragmento de lia senfina vivo -
fragmento,
okazanta en kondichoj de la fizika, solida mondo. Krom tiu chi
kruda fizika
mondo, ekzistas gradaro da aliaj mondoj, kie materio estas multe
pli fajna,
malpeza kaj lau siaj ecoj proksimighas al kategorio de energioj
au, uzante
terminologion de moderna fiziko, al kategorio de k a m p o.
Kiam la homo
mortas, li foriras en tiujn fajnajn mondojn, por de tie denove
reveni al
Tero, kaj tiel - multajn centojn kaj pli da fojoj. Sed kun chiu
nova
enkarnigho sur Tero la homo akiras novan sperton, disvolvighas
kaj
perfektighas, char la legho de Karmo, premianta kaj punanta,
estas lia
konstanta instruisto...
La homo, kiu scias la leghojn de Karmo kaj Reenkarnigho, konscias
respondecon pri chiu sia ago, vorto kaj penso; liaj agoj kaj
vortoj estas
diktataj de zorgemo, kiel ne kauzi suferojn al alia homo, char li
scias, ke
chiu bono au malbono, kiun ni faras al aliaj, lau la neevitebla
kosma legho
revenas al ni mem - se ne en tiu chi vivo, do en estonta..."
(02.04.99)