La 14-an de aprilo 1916 Zamenhof mortis. Sur lia skribotablo
kushis
kvarpagha papero, kun la lastaj notoj kiujn li skribis per
krajono, skizante
artikolon:
"Chio, kion mi nun skribas, naskighis en mia kapo ne nun,
sed antau kvardek
jaroj, kiam mi havis la aghon de 16 ghis 18 jaroj; malgrau ke mi
de tiu
tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn
verkojn,
miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskau tute ne
shanghighis.
Dum en la mondo scienca mi perdos chian estimon, mi samtempe en
la mondo de
kredantoj trovos nenian kompensan simpation, vershajne nur
atakon, char MIA
kredo estas tute alispeca ol ILIA kredo... Estus pli prudente, se
mi
silentus, sed mi ne povas.
"Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
mia infaneco mi
kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu
instruas mia
denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia
vivo mi
perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan
gradon de mia
nekredado mi atingis chirkau la agho de 15-16 jaroj. Tio estis
ankau la plej
turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj
chian sencon
kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn
homojn, vidante
en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreighis, oni
ne scias
pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
malpli ol plej
malgrandan sekundeton, baldau forputros por chiam, kaj dum chiuj
venontaj
senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ghi neniam plu reaperos.
Por kio mi
vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas?
Char estas ja
tiel sensenca, tiel ridinda...
Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj
leghoj en
la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."