Kora kunlaboro - racia amikeco

Oni povas demandi - por kio estas necesa la nova forumo
<humanities.language.esperanto>, se jam ekzistas multnombraj anglalingvaj
sajtoj pri Esperanto? Jes, tiuj sajtoj estas bonega helpilo por lerni la
internacian lingvon kaj ekscii multon pri ghia historio, E-movado ktp. Sed
sola informado ne sufichas. Informado donas ion al racio, sed nenion al
koro. Por ke la homoj ekbrulu pri la ideo de Esperanto, necesas viva
interkomunikado. "Kio venas de koro, venas al koro". Ne malvarmaj
lernolibroj, sed varma amikeco kun aliaj esperantistoj faros el la homoj -
entuziastojn. Finfine, lernado de Esperanto ne estas memcelo; celo de
Esperanto estas amikeco. Kaj kia amikeco povas okazi pere de mutaj WWW-ejoj?
Krom chio, che chiu nova homo chiam aperas diversaj demandoj pri Esperanto,
kiujn povas respondi nur viva instruisto.

Iuj fantastikistoj supozas, ke en estontaj lernejoj anstatau instruistoj
funkcios robotoj au komputiloj. Ne, neniam. Inter reala instruisto kaj
lernantoj okazas ne nur simpla intershanghado de informoj, sed ankau
intershanghado de sentoj; instrui signifas ne nur transdoni scion, sed ankau
kredon. Efika instruado chiam okazas ne nur direkte al racio de la lernanto,
sed ankau al koro. Tiel same estos en HLE.

Do, en nia nova forumo ni ne nur kunlaboros por disvastigado de la tuthomara
lingvo, sed ankau amikos. Kunlaboro sen amikeco estas enua, sed amikeco sen
kunlaboro estas sensenca. En multaj uz-retaj forumoj oni simple amikas,
senchese babilante pri bagateloj. Tia senracia amikeco alportas nenian
utilon.

De alia flanko, ankau tro seriozaj forumoj estas forpushaj. Ech se oni faras
vere utilan laboron, oni ne devas ignori emocian flankon de la afero. Chio
devas esti farata kun amo. Senkora kunlaboro estas malgaja kaj laciga.
Multaj rusiaj esperantistoj estas tro seriozaj, tro gravaj en sia propra
imago. Ili ne volas krei ech dissendoliston por amikeco, opiniante ghin
bagatela okupo. Mankas che ili anima varmo, forestas emo diri unu al la alia
afablajn, korajn vortojn. Sed chu multon eblas atingi, ne amante unu la
alian?

Tute simile, iuj partoprenantoj de SCE scipovas nek amiki, nek kunlabori.
Iuj konstante kverelas, aliaj majstre kapablas detrui laboron de aliaj. Tial
tute ne mirinde, ke tiuj personoj, misuzantaj Esperanton, renkontis la
proponon krei HLE malvarme. Che iuj mankas racio, che iuj mankas koro - tute
normala afero. La novan freshan ideon pli amike renkontis neesperantistoj
kun sanaj racio kaj koro. Kaj ili estos plej aktivaj kaj plej perspektivaj
partoprenantoj de HLE.

<Humanities.language.esperanto> ekzistos por kora kunlaboro kaj racia
amikeco. (18.08.99)

N.G.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ