Vera scienco devas iri brak-che-brake kun humaneco. Ghis nun
scienco evoluas
sendepende de moralo, kaj fakte dank'al la malhumana scienco la
vivo sur
tero pli kaj pli inferighas. (11.07.99)
Homoj, kiuj malbone kondutas, estas pli proksimaj al besta stato
de sia
konscio, sed kiuj bone kondutas, tiuj estas pli proksimaj al
anghela stato.
Kaj kiam la homo sufiche "anghelighos", li povos ekhavi
iujn novajn
kapablojn, ekzemple antauvidi estontajn eventojn au kuraci per
mantusho au
ion similan.
Ekzistas miloj da homoj, kiuj travivis klinikan morton. Reveninte
al la
vivo, ili rakontas pri preskau samaj travivajhoj. Ili rakontas
pri sia
vojagho al spirita mondo tra ia tunelo kaj renkontighoj kun aliaj
spiritoj.
Tiaj homoj ne plu timas la morton, char ili scias, ke morto ne
signifas
finon de la ekzistado. Mortinte, "vera" homo forjhetas
sian korpon kiel
foruzitan veston. Post pli malpli longa periodo lia spirito
denove
enkarnighas sur tero, por daurigi sian evoluon. Intershanghado de
dormo kaj
maldormo estas perfekta modelo de tio. Alia racia klarigo de la
morto ne
ekzistas.
Ekzistas multaj homoj, kiuj pro traumo subite ekparolas neniam
lernitajn
lingvojn - ofte en iu malnova dialekto, kiun jam neniu uzas.
Ekzistas
infanoj, kiuj rakontas sian antauan vivon en chiuj detaloj.
Memoro pri
antauaj vivoj estas kashita profunde en konscio de chiu el ni.
Iam chiu homo
rememoros chion. (13.07.99)
Spiritistoj-esperantistoj kredas, ke spirito de Zamenhof jam
naskighis kun
misio krei komunan lingvon al la homaro. Li naskighis ghuste en
tiu epoko
kaj en tiu loko, kie tio estis ebla. Eble, fino de XIX-a jarcento
estis sole
ebla tempo por naskigho de internacia lingvo. Tiam homoj estis
jam sufiche
kleraj, sed ankorau tre naivaj kaj idealismaj. Mondmilitoj
frakasis tiun
naivecon. Nun inventi internacian lingvon ne eblas, char plimulto
estas
cinikuloj kaj priridos la aferon. (Pli ghuste - inventi ja eblas,
sed vivigi
ghin - ne) (30.07.99)
Revo pri pli bona estonteco ne estas songho. Ghi estas vekigho de
la nuna
koshmaro, kauzata de bestohomoj. Nun la bestohomoj estas ankorau
multnomraj
kaj fortaj, kaj iujn malfortajn korulojn ili sukcesas kredigi pri
vaneco de
chia idealisma revado. Sed baldau ilia tempo finighos, Esperanto
unuigos la
homaron, kaj Homaranismo estos tutmonda filozofio, kaj chiuj
homoj estos
fratoj. (01.08.99)
Mi estas konvinkita, ke vera Esperantisto estas tiu, kiu sentas
la "internan
ideon" de Esperanto. Chiujn aliajn mi nomas E-parolantoj.
Esperantistoj
devas pli ofte relegi paroladojn de Zamenhof. Ni devas reveni al
niaj
"radikoj", char en la komenco E-movado estis elstare
luma, vigla kaj
evolukapabla. Nur poste, kiam plej bonaj Esperantistoj estis
ekstermitaj kaj
aperis multe da malvarmsangaj E-parolantoj, nia afero komencis
stagni. Ni
renasku la Zamenhofan idearon, ni reshaltu originan lumon de
Esperanto. Nur
tiel ghi povas allogi plej bonajn homojn, nur tiel ghi konkeros
milojn da
novaj varmegaj koroj. (03.08.99)