Oni diras: "unu soldato ne estas armeo". Sed
ekzistis homoj, kiuj unuope
lanchis movadojn kun milionoj da adeptoj kaj rimarkeble shanghis
vivon sur
Tero. Unu el tiaj homoj estis nia samtempulo Shrila Prabhupada,
fondinto de
Internacia societo de Krishna konscio. Multaj el ni vidis homojn,
ekzotike
vestitajn, kiuj aranghas amasajn procesiojn en europaj, usonaj
kaj alieaj
urboj. Chefa okupo de krishnaitoj estas danci kaj kanti mantron:
"Hare
Krishna Hare Krishna Krishna Krishna Hare Hare, Hare Rama Hare
Rama Rama
Rama Hare Hare". Mi ne disputos kun tiu, kiu diros, ke tio
estas stulta
afero (tamen certe ghi estas malpli stulta ol uzi narkotajhojn,
drinki k.s).
Krishnaismo estas destinita por koraj senraciuloj, kiuj
senrevighis pri
europeca civilizo kun ghia materiisma mondkoncepto. Se ne fiksi
atenton al
fabeloj pri Krishno, entute filozofio de krishnaismo estas tre
alta kaj
spiriteca. Chiu "blankulo" havas ion por lerni en
libroj de Shrila
Prabhupada.
Prabhupada fondis tiun movadon, veninte el Hindio en Nov-Jorkon
en 1965,
estante en 69-jara agho. Li ne havis monon kaj ekloghis en
regiono, plena je
hipioj, narkomanoj kaj krimuloj. Lia sola havajho estis lia
tajp-mashino. Li
sidis en sia malplena chambreto kaj obstine tajpadis siajn
librojn. Ofte li
estis mokata kaj ofendata de siaj najbaroj, sed iom post iom lia
altmorala
modesta konduto altiris al li homojn, kaj li ekhavis unuajn
dischiplojn -
inter tiuj, kiujn oni opiniis "funduloj" de la socio.
Tiel iom post iom
kreighis lia movado. Antau sia veno al Ameriko Prabhupada estis
verkinta 3
librojn, sed en Ameriko li verkis pli ol 60 librojn, ekhavis
milojn da
fanatikaj postsekvantoj (inter liaj "chelaoj" estis
ankau mondfamaj
"Beatles"), inauguris pli ol cent templojn en diversaj
landoj. Li
chirkauveturis la tutan mondon, ech vizitis Sovetunion, kio
shajnis preskau
nekredebla. Prabhupada mortis en Hindio en 1977, sur manoj de
plorantaj
dischiploj, kiuj konsideris lin kiel Sanktulon.
Sekve, ech unu homo povas fari tre multe, se li havas grandan
fajron en lia
koro. Li povas ekbruligi korojn de milionoj da aliaj homoj. Alia
simila homo
estis Zamenhof. La movado, kiun li lanchis, pli ol cent jarojn
altiras
milojn da homoj. Chiu fidela esperantisto gardas Zamenhofan
fajreron en sia
koro. Nun nia tasko estas - per anglalingva novajhgrupo pri
Esperanto kaj
Homaranismo - prezenti nian movadon al la tuta mondo. Kaj povas
esti, inter
novaj adeptoj de Esperanto trovighos homo kun tiom granda koro,
ke li povos
ege disvastigi kaj venkigi nian shatatan lingvon. (23.07.99)