Kial aperis Ido? Ne estus ghuste supozi, ke la naskighon de
Ido kauzis
malkontento pri iuj konkretaj gramatikeroj de Esperanto. La
autoro de Ido,
Louis de Beaufront, estis en la komencaj 20 jaroj (1888-1908) tre
aktiva
esperantisto; li estis autoro de pluraj lernolibroj de Esperanto
kaj en 1894
li estis kontrau reformoj en Esperanto. Kial do en 1908 Beaufront
"subite"
tiel ekbezonis reformojn, ke li ech proponis novan lingvon,
dezirante detrui
E-movadon? La kauzo estis tio, ke Beaufront estis (lau mia
terminologio)
senkora raciulo, t.e. tipa simonoido. Lin tute kontentigis
Esperanto kiel
lingvo, sed li volis, ke Esperanto restu nur lingvo kaj nenio
pli. La agado
de Zamenhof (kora raciulo) pli kaj pli malplachis al li.
Beaufront pensis:
"Nia Majstro frenezighas. Li volas ligi Esperanton, kiu
estas ne pli ol
instrumento por internacia komunikado, kun iu stranga filozofio,
neakceptebla por chiuj seriozaj homoj. Ech pli, Zamenhof volas
iniciati ian
novan religion, kio plene ruinigos kaj por chiam ridindigos la
tutan aferon
de internacia lingvo. Mi devas chesigi tion, proponinte alian
lingvon, kiu
estos NUR lingvo kaj ne iu aldonajho al idealisma deliro".
Jen chefa kauzo
de Ido-skismo, sed tute ne "-oj", "kaj" ktp.
Post la apero de Ido al ghi
transiris multe da senkoraj raciuloj; koraj raciuloj kaj koraj
senraciuloj
restis fidelaj al Esperanto. Pluaj eventoj pruvis pravecon de
Zamenhof. La
"Interna ideo" estis garantio de solidareco kaj unueco
de esperantistoj, dum
Ido, ne havante ian idean kernon, ofte estis skuata de skismoj
kaj ghis nun
apenau vegetas. En nia tempo "senkoraj raciuloj" ne plu
ligas siajn esperojn
kun Ido, kiu estis kreita speciale por tiaj kiel ili. Ili denove
partoprenas
E-movadon, sed ilia celo nun estas ignori la "Internan
Ideon". Fakte ili
estas ne zamenhofanoj, sed beaufrontanoj. Perfekta solvo estus,
se ili
agadus en Ido-movado; kaj aliflanke, ke koraj idistoj transiru al
Esperanto.
Tian solvon diktas respekto al Zamenhof, char Esperanto estas
frukto ne nur
de lia genia racio, sed ankau de lia sankta koro. E-lingvaj
simonoidoj
chiutage perfidas Zamenhofon. Tamen, ili ne deziras transiri al
Ido, char
ili bonege konscias, ke konstrui ion pozitivan ili ne kapablas;
ili kapablas
nur paraziti sur Esperanto, semante en ghi kverelojn kaj
bremsante ghian
progreson... (07.09.99)