Iomete pri satanismo

Mallumuloj ekposedas kaj perversas ideojn de lumuloj. Pro tio dekomence
progresivaj ideoj ighas reakciaj, "mallumaj", kaj "lumuloj" devas prepari
novan "revolucion".

Tiel okazis kun Kristanismo, kiu dum Mezepoko ighis plej reakcia forto.
Tiel okazis kun Oktobra revolucio.
Tiel okazis kun Rusia "demokratiigho".

Ankau Esperantismo grandparte estas ekposedita de mallumuloj. Pro tio ghi
malrapide progresas, kaj chiu vera Zamenhofano estas furioze insultata de
samlingvanoj.

Ni renasku Homaranismon en Esperantujo! (17.12.99)

Interna ideo de Esperanto estas HUMANISMO, t.e. homamo.
Vera esperantisto estas nepre humanisto.
Nazioj, shovinistoj, rusofoboj ktp, ech se ili scias Esperanton, estas nur
lingvanoj. (17.12.99)

Popoloj en sia amaso ne subtenas sennaciismon. Ech se iam nacioj
malaperos, insisti nun pri tio estus malutile. Tio simple kauzos, ke chiuj
forpushos Esperanton kiel ion minacan por sia plej kara gepatra kulturo.

Fakte, sennaciismo estas jam perverso fare de anarhhisto Lanti. Zamenhof ne
estis sennaciulo. Esti homarano singnifas esti ne nur internaciisto, sed
ankau patrioto. (19.12.99)

Chefan celo de la mallumuloj: nei chion spiritan, por bremsi por la homaro
pluan evoluon. Ghuste tio estas celo de Satano, kiu agas inkognite, ne
dezirante malkashan adoradon (char kiu agnoskus Satanon, agnoskus ankau
spiritan mondon, kio ne estas dezirinda por Li). (21.12.99)

Chiu, kiu neas fajnajn statojn de materio (kion oni kutime nomas "spirita
mondo"), malhelpas al plua evoluo de la homaro; sendepende, chu li konscias
postsekvojn de siaj agoj, au ne. Kelkaj personoj en SCE neas spiritan
mondon, animon, anghelojn ktp. Tio konformas kun plano de Satano, kies
obeemaj servantoj ili estas. (22.12.99)

Dio ne kreis Satanon kiel Satanon. Lau kelkaj esoteraj fontoj, Satano jam
ekzistis che komenco de nia Manvantaro, sed tiam Li estis ne Satano, sed tre
Luma Anghelo. Li ighis protektanto kaj spirita gvidanto de nia planedo,
Tero. Sed antau kelkaj milionoj da jaroj inter Li kaj aliaj Arhhiangheloj
okazis malkonsento pri tio, kiel devas evolui la homaro. Lucifero (tio estis
dekomenca nomo de Satano) volis, ke homoj eterne restu sur materia plano.
Tio kontrauas al plano de Luma Hierarhhio. Tiam Lucifero komencis batali
kontrau la Hierarhhio, kaj komencighis tiel nomata "malluma epoko".

Komprenu, ke Angheloj, same kiel homoj, havas liberecon de volo. Ili mem
respondecas pri siaj agoj. Estas grava eraro kulpigi Dion pri chiuj
malbonajhoj, kiujn faras homoj. Homoj naskighas kiel senkulpaj estajhoj, sed
el ili povas elkreski hitleroj kaj polpotoj. Ne Dio kulpas pri tio, sed
cirkonstancoj kaj la homo mem. Ni ofte vidas, kiel bona kaj sagha homo,
kumiro de amasoj, elektite kiel prezidento, ekfieras kaj ighas tirano. Li
povas ech organizi militojn kaj teroron, por plilongigi sian regadon. Ghuste
tiel agas Satano. Kiam Luma Hierarhhio venkos Lin, tiam Ghi transprenos
regadon sur Tero, kaj la homaro estos kondukata lau spirita vojo renkonte al
la Hierarhhio kaj Dio. (23.12.99)

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ