Jerry Muelver: "Kun uzo hormonoj viroj povus
mamnutri".
Homa - vira kaj virina - korpo estas kreita perfekte. Sed
intelekto de
nuntempaj homoj ankorau ne lasas ekkonscii tion. Anstatau shati
kaj studi
sian propran organismon, iuj "raciuloj" proponas
rekonstrui, reformi ghin
lau siaj stultaj ideoj. Iu Frankenklivo chi tie jam proponis
modifi genojn
de homo por kuraci iujn malsanojn (kvankam vivo lau naturaj
leghoj per si
mem evitigas chiujn malsanojn). Nu, la "raciuloj" jam
sukcesis detrui
grandan parton de Tera naturo, venenigi riverojn kaj aeron,
ekstermi
arbarojn kaj animalojn. Nun ili estas pretaj similmaniere shanghi
homojn
mem, produktante monstrojn. Tio estas natura sekvo de ilia
sendia, malhumana
filozofio. (04.08.99)
(Pri fizika laboro) Kiel homoj dum jarmiloj laboris, tiel ankau
plue ili
devas labori: propramane haki arbojn, propramane konstrui lignan
domon,
planti arbojn kaj prizorgi ghardenon, akvumi ghin, kolekti
fruktojn ktp.
Chia laboro, kiu faras ghojon, devas resti, ech se mashinoj povus
fari ghin
pli rapide. Chu vi volas, ke chion tion faru robotoj? Ve, tia
vivo estus tre
enua... (05.08.99)
Se kredanto "konstatas", ke Dio ne ekzistas, li ne plu
estas kredanto. Se
komunisto "konstatas", ke komunismo estas erara, li ne
plu estas komunisto.
Se esperantisto "konstatas", ke Esperanto ne taugas, li
ne plu estas
esperantisto. (10.08.99)
...Kiam homo renkontas pli malsaghan ol li, li facile vidas tion.
Sed kiam
homo renkontas pli saghan, tiam komencighas miskomprenoj. Kutime
homo ne
kapablas rekoni saghon pli grandan ol lia propra. Tial li nomas
la
renkontiton "frenezulo", "mensmalsanulo",
"vilagha idioto" ktp.
Chiu genia iniciato komence shajnas "freneza". Tiel
okazis absolute kun
chiuj malkovroj, ideoj ktp. Sciencistoj scias, ke nova teorio
plej vershajne
ne estas vera, se ghi ne aspektas "freneze". Ankau mia
ideo krei specialan
forumon por propagandi Esperanton al iuj shajnas freneza...
(16.08.99)
En virtuala forumo ne sufichas nur instrui la lingvon; necesas
instrui ankau
la ideon. Krom lecionoj, paralelaj tekstoj, konsiloj por
lernantoj, en la
anglalingva forumo devas esti ankau materialoj pri homaranismo,
pri tutmonda
frateco, pri globalaj problemoj ktp - unuvorte, oni devas
priparoli ideojn,
kiuj flamigas korojn kaj pro kiuj propre oni farighas
esperantistoj. Tia
forumo nneniam mortus, sed kolektus pli kaj pli da
partoprenantoj. Se
priparoli nur gramatikon, oni ne miru ke la grupo farighas enua
kaj
disfalas. (17.08.99)