Ekzistas homoj koraj kaj ne tre koraj, raciaj kaj ne tre
raciaj. Sekve, ni
ricevas kvar hom-tipojn, kiuj vicighas jene: senkoraj
senraciuloj, koraj
senraciuloj, senkoraj raciuloj, koraj raciuloj.
Unua tipo estas pure barbara. Homoj de tiu tipo nek posedas
grandan
intelekton, nek havas ian religian senton en sia koro. Dua tipo
estas tipo
de religiuloj. Plejofte ili estas tre bonkoraj, kvietaj homoj,
kun kiuj
estas agrable komunikighi kaj kunvivi. Tamen ili ne posedas
grandan
intelekton kaj obeas iun neracian dogmaron. Tial tiu tipo , kiu
dominis en
Mezepoko, iom post iom anstatauighis per tria hom-tipo - senkoraj
raciuloj.
Tiam komencighis plej kruelaj militoj, char tiaj homoj kapablas
inventi
novajn kaj novajn armilojn, sed ne havas kompaton kaj
homaranisman senton.
Tiaj homoj malakceptis dogmajn religiojn, sed ne atingis superan
spiritecon;
tial komencighis malluma epoko de ateismo kaj kruda materiismo,
akompanata
de mon-avidemo ktp.
Homoj de tria speco ankorau ne estas plenevoluitaj homoj, kvankam
ili tre
fieras per sia intelekto kaj opinias sin pintuloj. Envere tio
estas nur
antaupordejo de Homa stadio. Iom post iom senkorajn raciulojn
anstatauos
kvara hom-tipo - koraj raciuloj.
Teorie, chiu homo dum sia vivo devas trapasi tiujn kvar stadiojn.
Sed reale
ni vidas, ke multaj haltis en sia evoluo sur tria, dua au ech sur
unua
stadio. El tio sekvas plejmulto da konfliktoj. Homoj ne komprenas
kaj
malestimas unuj aliajn. Ankau en SCE estas reprezentantoj de
chiuj kvar
hom-tipoj kun malfacile kombineblaj karakteroj kaj mondkonceptoj.
Mi ofte mencias Atestantojn de Jehovo, char iliaj principoj,
agado, etiko
tre plachas al mi. En ilia tutmonda organizajho forestas videblaj
konfliktoj
kaj kvereloj, char ili chiuj apartenas al la sama (dua) hom-tipo.
Tamen,
racie pensantaj homoj ne povas akcepti ilian blindan kredon al
Biblio...
Ni, esperantistoj, havas mirindan donacon por la homaro - komunan
lingvon.
Da ni estas ankorau malmulte, tial ni ne havas rajton perdi
tempon kaj
fortojn por internaj kvereloj. Ni devas esti same solidaraj inter
si kiel
Jehovistoj. Jehovistoj havas Biblion, kiu ilin unuigas, kaj ni
havas pli
altan, koran kaj racian idearon - ghi do unuigu nin. Zamenhof
apartenis al
kvara hom-tipo, kaj li tre bone sentis tiun idearon; li nomis
ghin
Homaranismo. Ghi estas ghusta mondkoncepto, kaj tial ghi estas
senfine
disvolvebla. En ghi estas absolute nenio "mistera",
char ghi plene konformas
kun scienco. Ni unuighu chirkau nia "interna ideo". Sen
tio ni senchese
ofendados unuj aliajn... Esperanto estas lingvo, kiu estas
destinita por
homoj de kvara tipo. Kvankam tiaj homoj estas ankorau tre
maloftaj, venko de
Esperanto estas garantiita, char la luma epoko, kiam dominos
koraj raciuloj,
nepre venos.