En fino de XIX-a jarcento estis unika shanco por la homaro
komenci novan
eraon. La revoj pri tutmomara frateco naskis Esperanton, ili
naskis ankau
Olimpikajn ludojn. Sed Pjer de Kuberten vidis ilin iom alie, ol
kiaj la
Olimpikoj ighis poste. Komence oni volis samtempe organizi
festivalojn de
monda kulturo, konkurojn de artistoj ktp. Sed baldau venkis nur
krudaj
korpaj konkuroj.
En la nuntempaj Olimpikoj plej valoraj estas la solenaj malfermo
kaj fermo.
Tiuj pompaj spektakloj, dedichitaj al paco, estas tre emociigaj.
Chio, kio
okazas inter tiuj eventoj, lau mia opinio, havas malpli grandan
valoron.
Nun la internaciaj konkuroj, anstatau kontribui al paco, instigas
frenezan
naciismon. La sportistoj devus reprezenti nur sin mem (au sian
teamon), sed
ne flagon de sia lando. Tio des pli veras pro tio ke multaj
sportistoj
elpashas por fremda lando (kie oni pagas pli multe). Dum mondaj
championecoj
pri futbalo milionoj da fanatikuloj en la tuta mondo sin donas al
plej
sovagha shovinismo kaj ech estas pretaj militi kontrau
alinacianoj.
Helenaj Olimpikoj gloris harmonian korpon. Sed chu nunaj
sportistoj estas
harmonie, multflanke trejnitaj? Ne. Chiu estas specialisto nur
pri sia
sporto. Imagu, se oni devigus sumo-istojn rapide kuri au salti
alten. Chu
tiaj devus esti harmoniaj homoj? Eble, valorus unuigi iujn
sportojn, por
trejni vere universalajn, chiuflanke evoluintajn homojn.
Multaj sportoj estas malutilaj por sano kaj antautempe
transformas la
sportistojn je hom-ruino. Iuj sportoj estas pure sadismaj kaj
devas esti
malpermesitaj (ekzemple, bokso au karateo).
Sukcesintaj sportistoj ricevas grandan monon kaj farighas kumiroj
de amasoj.
Korpa kulturo plene anstatauigis kulturon spiritan.
"Mens sana in corpore sana" - tiun frazon oni ofte
komprenas malghuste. Ghi
signifas ne tion, ke en sana korpo nepre trovighas sana menso
(ofte tio ne
veras), sed ke sana menso kaj sana korpo devas harmonie
kunekzisti.
Unuvorte, kvankam sporto teorie estas bona afero kaj konforma al
Homaranismo, ne chio estas nun en ordo kun ghi. Iom post iom la
ideoj pri
renovigo devas penetri en la Olimpikan movadon. Olimpikaj ludoj
devas resti,
sed ili devas farighi veraj festoj de tutmonda amikeco, sed
politiko kaj sen
kriminalo, chiam akompananta grandan kapitalon. Ili devus esti
konkuroj de
homoj perfektaj korpe kaj spirite.
Ni konatigu sportistojn kun Esperanto, por ke ili povu
komunikighi kun
alilandaj sportistoj sur neutrala bazo. Povas esti (ni kredu!),
iam oficiala
lingvo de Olimpikoj farighos Esperanto. (05.08.99)