Kion vi dirus pri richulo, kiu ofte donacadus grandajn
monsumojn al
E-movado? Chu vi ne laudus lin kaj ne nomus lin grava subtenanto
de nia
afero? Tamen mono ne estas tio, kio povas venkigi Esperanton. Tre
ofte mono
ech estas tute senutila por Esperanto, char nia lingvo kun sia
homaranisma
ideo trovighas ne en fizika plano, sed sur pli altaj planoj, kie
mono ne
ekzistas. Interalie, jen klarigo, kial ghis nun trovighis tiom
malmulte da
richuloj, kiuj volus subvencii E-movadon. Ja preskau chiuj
richuloj mense
trovighas en fizika mondo, aliokaze ili ne povus kolekti sian
kapitalon.
Esperanto por richuloj simple ne ekzistas, ili akceptas ghin kiel
ion
efemeran kaj tute idiotan, kiel ian fantomon. Sed homoj, kiuj
iomete scias
la veron, bone komprenas, ke ghuste la mondkoncepto de la
richuloj estas
idiota, kaj ilia richeco estas tute efemera valorajho.
Mono, donacota al E-movado fare de iuj hipotezaj mecenatoj,
alportus neniun
utilon al ghi. Plej probable, ghi ech malutilus al Esperanto,
char
esperantistoj, kiuj en sia plimulto ne havas ghustajn ideojn pri
esenco de
la esperantismo, malshparus la monon por senvaloraj celoj. Do,
antaue oni
devas donaci al esperantistoj ghustajn ideojn kaj ekflamigi ilin
per sankta
entuziasmo. Konkeru koron de la homo, kaj li donos tutajn siajn
richajhojn,
tempon, laboron, ech sanon al sia idealo. Entuziasmo estas
senkompare pli
valora, ol ajna kapitalo, char ghi posedas la tutan homon kaj ech
disvastighas al aliaj homoj, simile al epidemio.
Tial homo, kiu, estante mem entuziasto, disvastigas sian
entuziasmon al
aliaj, tiu estas plej malavara subvencianto de Esperanto. Li
donacas al ghi
superan valorajhon - sian koran fajron. Kaj inverse, la homoj,
kiuj
disvastigas en E-movado pesimismon, skeptikismon, kiuj malmahatme
plorachas
pri konstanta "regreso" de Esperanto kaj pri baldaua
"venko" de angla lingvo
ktp - tiuj estas konsumantaj nian energion, estingantaj nian
lumon,
unuvorte - simple spiritaj shtelistoj. (01.07.99)