Esperanto kaj Agni-Jogo

Esperanto estas Luma Ideo. Ghi, kiel Lakmusa papereto, montras esencon de la
homoj. Menciu Esperanton en iu novajhgrupo, kaj tuj komencighos bataloj
inter tiuj, kiuj deziras unuighon kaj progreson de la homaro, kaj tiuj, kiuj
(konscie au subkonscie) kontrauas tion. Tute same Agni-Jogo montras esencon
de chiu homo. Chiuj bonaj homoj ghojas pri ghi, sed ankau inverse.

Esperanto kaj Agni-Jogo estas pli proksimaj unu al la alia, ol oni kutime
opinias. Agni-Jogo - mesagho de Kosma Hierarhhio al la nuntempa homaro -
klare parolas pri estonta tutmonda lingvo. Esperantismo, siavice, klare
celas al unuigo de la homaro kaj al Nova Epoko de Tutmonda Frateco.
Praktike, esperantismo estas siaspeca Agni-Jogo, kaj chiu vera, idea
esperantisto estas Agni-Jogano. Gravas kompreni tion.

Bedaurinde, multaj esperantistoj furioze kontraubatalas Agni-Jogon. Ili same
fervore atakas ghin kaj chian spiritan scion, kiel iuj neesperantistoj
atakas Esperanton. Argumentoj kaj metodoj estas la samaj. Oni ne deziras pli
detale konatighi kun la afero, fermas la okulojn kaj krias: "stultajhoj! ne
necesa! vana malshparo de tempo! forighu!" ktp. Ili defendas sian rajton
resti en mallumo, sed kial ili rompas la rajton de aliaj esti informitaj?

Chu fragmentoj el Agni-Jogo konvenas en SCE? Mi estas konvinkita, ke
SCE estas plej oportuna loko por intershanghi siajn idealojn. Tio povas esti
pashetoj al formigho de nova, tutmonda kulturo. Agni-Jogo estas donita al
tuta homaro kiel instrukcio por pli rapide kaj senprobleme transiri al la
felicha Luma Epoko. La tekstoj de la Saghuloj tushas chiujn problemojn kaj
prezentas al ni novajn temojn por interesa kaj utila pridiskuto. Sed,
evidente, iuj SCE-anoj preferas legi sensencajhojn, klachojn kaj insultojn.

Kiel unuighos la homaro? Tute certe, ne per glavo kaj ne per politikaj
intertraktadoj. Unuigho de la homaro devas unue okazi en kapoj kaj koroj de
la amasoj. La popoloj devas penetrighi per noblaj homaranismaj ideoj. Ili -
komence unuopaj individuoj, poste pli kaj pli multaj - devas agnoski Luman
Hierarhhion, kiu en chiuj epokoj gvidis la homaron al progreso, kaj akcepti
ghian filozofion. Kunlaborantoj de Luma Hierarhhio estas jam fratoj kaj
samideanoj, sendepende de nacieco kaj haut-koloro. Tial disvastigado de
Agni-Jogo kaj aliaj ghustaj Doktrinoj, kiel Kosmologio de Martinus, estas
plej rekta vojo al paco kaj frateco sur nia planedo.

Tiel same ankau en nia SCE nur tiam ekfloros unueco, paco kaj amikeco, kiam
chiuj ghiaj partoprenantoj penetrighos per humanismaj ideoj (Homaranismo,
Kosmologio, Agni-Jogo kaj kelkaj aliaj Doktrinoj estas fakte la samo). Ghis
tiu tempo chi tie neeviteble dauros ardaj bataloj. (18.10.99)

N.G.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ