Gramatikon de Esperanto jam ne eblas shanghi. Chia abrupta
shangho detruus
E-movadon. Feliche, tio ne eblas: Esperanto apartenas ne al iu
decida
instanco, sed al esperantistaro, kaj la esperantistaro neniam
akceptos iajn
ajn shanghojn. Tia estas realajho. Nur iam poste, kiam Esperanto
estos
agnoskota (ekzemple de UN) internacia lingvo, oni povos fari iujn
shanghetojn, kiel tion sagace antauvidis Zamenhof.
Ke Esperanto estas sola reala kandidato por internacia lingvo,
tio estas
fakto. Kaj se ni vere deziras ke la homaro havu internacian
lingvon, ni
devas subteni Esperanton. Se iu revas pri iu alia internacia
lingvo, li nur
malhelpos al solvo de la problemo, char kiu chasas du leporojn,
tiu kaptos
neniun. (11.06.99)
Por Esperanto ne estas dangheraj la homoj, kiuj malkashe deklaras
sin ghiaj
oponantoj. Tio estas plej kruda speco de malamikoj. Multe pli
dangheraj
estas tiuj, kiuj perfekte posedas Esperanton kaj uzas ghin por
elinterne
detrui E-movadon. (12.06.99)
Interneto signifas grandegan revolucion. Ghi estas pli grava, ol
telefono au
televido. Nun homaj animoj povas senpere komunikighi tra
kontinentoj. Oni
povas senbare intershanghadi ideojn. Tio signifas, ke: a) bonaj
ideoj pli au
malpli rapide venkos malbonajn; b) fiaj registoj havos malpli da
potenco
super siaj civitanoj; 3) homoj pli bezonos internacian lingvon...
Pro kio
eksplodas militoj? Pro naciismo, do pro malghustaj ideoj. Kiam
popoloj povos
libere komunikighi inter si, ili resanighos de naciismo. Chiuj
militoj
naskighas en kapoj. Nur poste ili materiighas je buchado kaj
bombado.
(13.06.99)
Tutmonda lingvo ne falos el chielo. Neniu instanco enkondukos
ghin, kaj ech
se iu instanco senbaze provos tuj enkonduki iun artefaritan
lingvon, ghi
fiaskos. Neniu obeos ghin. Esperantistoj restos fidelaj al sia
lingvo, kaj
chiuj nacilingvanoj restos fidelaj al siaj lingvoj. Tutmonda
lingvo estos
frukto de laborado de miloj, eble ech milionoj da homoj dum
centoj da jaroj.
Tia lingvo povas esti nur Esperanto.
Simono profetas aperon kaj venkon de iu nova lingvo kun sola
celo:
disvastigi skeptikismon kaj pasivecon en E-movado. Por kio labori
por
esperanto, se eble morgau aperos alia, pli bonshanca lingvo? Jen
ankorau unu
simonajho, same malica kiel chiuj antauaj.
Interlingua ne estas konkuranto al esperanto. Ghis nun mi audis
pri
Interlingua nur inter esperantistoj, same kiel pri Lojhbano kaj
Klingona.
Estas facile legi kaj kompreni en Interlingua, sed por lerni
skribi en ghi,
necesas ech pli multe da tempo ol por lerni skribi Esperante.
(14.06.99)
En astrala plano Esperanto jam estas venkinta. Ghi estas stabila,
t.e.
senshangha, kaj unueca. Ghi havas richan literaturon kaj milojn
da adeptoj.
Tial ghia venko en materia plano estas tute certa. La fina venko
okazos pli
baldau, se ni ne auskultos skeptikulojn kiel Simono. (22.06.99)