Antau nelonge avchjo Simchjo babilis, ke Zamenhof ne taugus
por
ret-konferenco. Ne Zamenhof ne taugus por ret-konferencoj, sed
ret-konferenco ne taugus por Zamenhof! Nia Majstro estis granda
pensulo kun
sentema koro. Li estis agema persono, kiu chiam pensis pri bono
de aliaj
homoj kaj de tuta homaro. Krudeco kaj senpensemo de iuj SCE-anoj
shokus lin.
Ju pli SCE sekvus ideojn kaj spiriton de Zamenhof, des pli vigla
kaj
interesa ghi estus. Do, ni shanghu SCE!
P.S. konstante, chiutage konvinkas nin, ke Esperanto estas
sentaugajho. (Sed
chu valoras prediki ateismon en preghejo? Se vi estas ateisto,
iru eksteren
kaj ne malhelpu al aliaj!) Mi volus diri, ke efektive Esperanto
kaj la mondo
dume ne tute konformas unu al la alia, sed la kauzo de tio ne
estas
Esperanto. Nia mondo estas iusence freneza. Ghin regas, plejofte,
kruduloj
kaj senpensuloj. Kompreneble, ni ne devas pro tio ighi renegatoj.
Chiu nobla ideo dume estas malakceptata de la mondo. Ni ne
perfidu, ne
shanghu Esperanton, ne serchu aliajn planlingvojn - tio ne
helpos. Ni
shanghu la mondon! Ju pli la mondo humanighos, des pli harmonie
Esperanto
disvastighos tra ghi.
* * *
Rilate vegetarismon, homoj estas divideblaj je 4 grupoj. 1)
Homoj, kiuj
manghas viandon kaj kritikas vegetarismon; 2) Homoj, kiuj manghas
viandon
sed subtenas vegetarismon; 3) Homoj kiuj praktikas kaj subtenas
vegetarismon; 4) Homoj, kiuj estas vegetaranoj sed chie kaj chiam
kritikas
vegetarismon kaj laudas viandan manghadon.
Kiu el ili estas "vera vegetarano"? Kio estas pli grava
- praktiko au
teorio, korpo au animo? Jen interesa demando. Por mi homoj (4) ne
estas
veraj vegetaranoj; ili estas oponantoj de vegetarismo, ech pli
malamikaj kaj
dangheraj ol (1). Kial? Char ilia negativa opinio pri vegetarismo
estas
multe pli peza, ja ili mem praktikas ghin. Kontraue, homoj (2)
por mi estas
preskau vegetaranoj; pli au malpli frue ili ighos (3) au almenau
kreos
favoran atmosferon por disvastigho de senmurda nutrado.
* * *
Senkora senraciulo emas diri maldolchan malveron.
Kora senraciulo - dolchan malveron.
Senkora raciulo - maldolchan veron.
Kora raciulo - dolchan veron.
(19.07.99)
N.G.
La mondo bezonas internacian lingvon.
La mondo bezonas ian unuigan humanisman ideologion.
Zamenhof sciis tion kaj kreis Esperanton kaj Homaranismon.
Multaj elstaraj pensuloj kontribuis al kreado de estonta
humanisma
ideologio. Inter ili estas Lev Tolstoj, Abdul Baha, Mahatmo
Gandhi, Jelena
Roerich, Martinus kaj multaj aliaj. Iliaj noblaj doktrinoj devas
tutmondighi
pere de Esperanto. Ghi estu lingvo, kiu enhavu chion plej saghan,
noblan kaj
humanan el chio, kion ghis nun produktis la homaro, por ke chiu
verserchema
homo volonte venu al Esperanto. Humanismo, pacifismo,
internaciismo,
toleremo, amikemo, spiritemo estu "interna ideo" de
Esperanto. Chiu
humanisto, chiu enkora homaranisto, lernu Esperanton. Kiu ne
sentas en sia
koro Homaranismon, tiu pli bone ne lernu Esperanton. E-parolanta
stultulo
nur malhelpos al Esperanto, kauzante doloron al aliaj
esperantistoj, semante
intrigojn kaj kverelojn. Tio klare videblas lau SCE.
Humanismo ne venkos sen komuna lingvo.
Esperanto ne venkos sen sia "interna ideo".
Tion perfekte scias tieaj kaj chi-tieaj mallumuloj. Tial tie iuj
disvastigas
misinformojn pri Esperanto au simple ignoras ghin, kaj chi tie
iuj
esperantistoj furioze batalas kontrau homaranismo kaj spirita
scienco.
Nova Esperantismo estas kunigo de lingvo (formo) kun ideo
(enhavo). Se ni
sukcesos plej forte unuigi ilin, nia afero rapide progresos.
Tia estas vojo al fina venko de Esperanto kaj (kio pli gravas) de
Humanismo.
N.G.
"...La nepoj nin benos,
Se ni pacience eltenos".
(07.06.99)