Martinus montras, ke ekzistas tri chefaj homtipoj. Unua tipo
obeas
tradiciajn religiajn dogmojn. Ili estas ofte bonkoraj, sed ili
facile
farighas religiaj fanatikuloj. La dua tipo estas homoj, kies
intelekto estas
pli evoluinta, tial ili malakceptas religiajn dogmojn.
Bedaurinde, ilia koro
ankorau ne estas evoluinta kaj ili, kredante nur je scienco,
kapablas
inventi novajn kaj novajn armilojn. La tria tipo, kiu pli kaj pli
multighos
sur Tero, havas evoluintajn kaj koron, kaj racion. Ili akceptas
nek
senracian religion, nek senspiritan sciencon. Ilia mondkoncepto
estos
Scienca Religio au Religia Scienco. Martinus kreis bazon de tiu
Scienco,
nominte ghin Kosmologio. Sed ghi ne estas io nova. Ghi estas tiu
sama
Scienco, kiu estis konata sub nomo Okultismo, Teosofio ktp. Ghi
estas ankau
tiu sama mondkoncepto, pri kiu revis Zamenhof - Homaranismo.
Certe, ghi
plene koincidas ankau kun Agni Jogo. Chio chi estas la sama
Novepoka
Doktrino. Lau mia konvinko, Esperantismo estas parto (lingva) de
tiu
Novepoka Doktrino.
Homaranismo ne estas religio en kutima senco. Ghi ne havas
dogmojn. Ghi
agnoskos diojn kiel plievoluintajn estajhojn, kiel Kosmajn
Hierarkojn, tamen
ghi instruos ne sklavece adori ilin, sed kunlabori kun Ili. Chiun
tradician
religion necesos ne aboli, sed purigi de dogmoj, kaj ili frate
unuighos,
char en bazo de chiu religio ja estas perversita doktrino de iu
evoluinta
Homo. Kiu ne deziras kredi iun ajn religiojn, tiu tamen pere de
sendogma
scienco ekscios multon pri fajnaj enegioj, pri homa evoluo, pri
Kosmo, kaj
tiel ankau chiu sciencema homo nature farighos Spiritulo kaj
Homaranisto.
Kosmaj Hierarkoj diras: "Ne opiniu nin dioj. Ni estas viaj
Pliaghaj Fratoj".
Tiel mi respondas al demando de Jens Larsen pri rilato de
Homaranismo al
politeismo. (13.06.99)