(dankon al NikSt pro utila informo pri la Berlina UK)
"...Kiel kutime, la partoprenantoj parolos ekskluzive en
Esperanto, dum
cxiuj arangxoj de la kongreso. Tiel ili pruvas kaj gxuas la
vivecon kaj la
utilon de la internacia lingvo."
Sed samtempe ili pruvos senutilon de la movado por chirkauantaj
germanoj,
kiuj ne scias Esperanton kaj tial ne povos ghui la okazajhon.
"Sociopolitika kadra temo liveros la fonon por diskutoj pri
la lingva kaj
kultura justeco en la mondo cxe la fino de la 20a jarcento. La
temo de la
84-a UK estos: "Tutmondigxo - sxanco por la
paco?""
Antaue, kiam ne ekzistis Interneto, homoj devis kunveni por
priparoli iun
temon. Nun tio ne estas bezonata. Oni povas diskuti rekte el sia
hejmo, bone
pripensante argumentojn. Mi ne tre kredas pri fruktodoneco de
diskutoj dum
kongresoj. Kutime, oni nur legas anticipe verkitajn prelegojn kaj
akceptas -
kompreneble, unuanime - rezolucion, preparitan de la estraro.
"Tre ampleksa kultura programo... Kiel en cxiu jaro, la
kongresanoj
konatigxos kun la kulturo de la gastiga lando..." (Chio tio
estas tre bonaj
aferoj)
Tamen, chefa tasko de tiu chi (kaj aliaj) kongreso estas -
ekbruligi fajron
en koro de la homoj. Kiam renkontighas samideanoj el diversaj
landoj, ili
sentas mirindan, neesprimeblan senton de solidareco kaj frateco.
Tiu sento,
kiu cheestis jam en Bulonja kongreso en 1905, estas bone
priskribita en
literaturo. Do, mi opinias, ke Universalaj Kongresoj estas tre
bonaj aferoj
chefe pro tio, ke ili pligrandigas entuziasmon, iusence
"elektrizas" la
partoprenintojn. Tia "elektrizado" okazas che chiu
demonstracio, che chiu
kongreso - chiu sperta politikisto bone scias tion.
Kaj ju pli esperantistoj agnoskos kaj akceptos la "internan
ideon", des pli
grandajn kaj noblajn sentojn ili havos dum siaj kongresoj.
Akceptinte
Homaranismon kaj kromuzante nacian lingvon, E-movado farighos
potenca
spirita magneto, kiu altiros amasojn da novaj homoj... (06.07.99)