Esperanto estas lingvo de paco kaj amikeco. Ghi pli ol angla
lingvo kaj pli
ol iu ajn alia lingvo konvenas, por ke simplaj pacamaj homoj de
diversaj
popoloj povu konatighi inter si. Nun, kiam aperis Interneto,
Esperanto havas
unikan shancon por farighi populara lingvo inter ret-uzantoj.
Jam dum jaroj ekzistas pure E-lingva forumo
<soc.culture.esperanto>, sed ghi
malmulte helpas al disvastigho de Esperanto. Disvastigi nian
lingvon oni
povas nur pere de nacia lingvo. Do, necesas krei anglalingvan
forumon pri
Esperanto. En tiu forumo chiu el milionoj da chiulandaj
ret-uzantoj povu
cherpi informojn, konsultojn, lecionojn, ligojn al E-WWWejoj,
diskuti pri
estonta tutmonda lingvo ktp. Se vi bone pripensos la aferon, vi
konstatos,
ke kreo de tia forumo estos tre grava antauenpaso de Esperanto.
Jen anglalingvaj instrukcioj, kiel oni kreas konferencon
(forumon):
Mi ne sufiche scias anglan lingvon kaj tute ne konas Internetajn
aferojn. La
aferon organizu iu alia sperta Internetano. Sed antau ol fari
tion, necesas
kolekti sufiche da subtenantoj. Shajnas, ke necesas 100 vochojn
"por". Se ni
ne preparighos bone al la vochdonado kaj ne kolektos necesan
kvanton da
subtenantoj, tiam nia propono fiaskos kaj dum longa tempo ne
estos traktata.
Tial, por anticipe kolekti subtenantojn de tiu afero, estas
kreita grupo
<finavenko>. Ghi kresku ghis 100 membroj, tiam ni provu
realigi kreon de
anglalingva forumo pri Esperanto. Kompreneble, la grupo dumtempe
funkcios
kiel amika rondo de Esperanto-shatantoj. Supozeble, aktivuloj de
<finavenko>
estos aktivuloj ankau de la proponata estonta ret-konferenco.