Jens S. Larsen: "La humanistoj kredas ke la socio
apartenas al siaj membroj
por servial iliaj komunaj interesoj, same kiel asocio".
Mi ne subtenas tian opinion. Ghi signifas, ke homoj ekzistas nur
por...
kontentigi siajn proprajn bezonojn kaj dezirojn. Tiun konsumistan
starpunkton ne eblas nomi "humanisma". Mi opinias, ke
eroj unuighas en arojn
ne por si mem, sed por iu pli alta celo. Ekzemple, cheletoj de
nia pulmo;
chiu el ili estas preskau aparta viva estajho, sed ili unuighas
en pulmon,
kies celo estas spiri; pulmo kaj aliaj organoj estas unuigitaj en
homan
korpon ne por ke homo servu al la organoj, sed por plenumi iujn
aliajn
taskojn. Tiel same ankau la homaro ne ekzistas por si mem, sed
por la Kosmo.
La homaro ghis nun ne povas kompreni la principon de Hierarhhio.
Tial iuj
fantastoj imagas futuron kiel militeman konkeradon de Universo,
militojn
inter civilizoj ktp. Chio tio estas stultajhoj. (26.09.99)
Chakroj ekzistas, kaj honestaj sciencistoj jam delonge agnoskas
tion, same
kiel homan auron, senkontaktan kuracadon, telepation, ktp.
Honestaj
sciencistoj diras: tiuj aferoj ekzistas; nunaj sciencaj teorioj
dume ne
povas klarigi ilin. Sendube, oni kreos tiajn teoriojn. Sed
studado de tiuj
aferoj estas malfacila ne nur pro objektivaj kauzoj, sed ankau
pro
subjektivaj. Char trovighas multege da personoj, kiuj entute
deziregas, ke
tiuj aferoj ne estu esplorataj, char ili jam anticipe
"scias", ke ili ne
povas ekzisti. Kiel antaue malkleraj pastroj penis malhelpi al
scienco kaj
persekutadis sciencistojn, tiel same ankau nun fanatikuloj de
ateisma
religio penas malhelpi al la scienco. Fenomenoj, kiuj kontrauas
krudan
materiismon kaj primitivan ateismon, ekzistas. Kaj ekzistas du
vojoj: au
anticipe ignori ilin, au esplori ilin ignorante ridegon kaj
insultadon de
"senanimuloj". Honestaj sciencistoj chiam elektas duan
varianton. Mi povas
mencii Mendeleev, monfaman hhemiiston. Li konsentis partopreni
komisionon,
kiu devis esplori fenomenon de mediumoj kaj spiritismo. Post aro
da zorgeme
aranghitaj eksperimentoj Mendeleev deklaris, ke tiuj fenomenoj
ekzistas, ke
ili ne estas klarigeblaj per trompado, kaj ke scienco dume ne
povas klarigi
tiujn fenomenojn. Superflue estas mencii, ke Mendeleev estis kaj
restis ghis
fino materiisto. Nunaj mallarghmensuloj estas similaj al hinda
raghao, kiu
ordonis forhaki kapon al unu hindo, char tiu vizitis Europon kaj
rakontis,
ke tie ekzistas "shtona akvo" (glacio). (26.09.99)